tradukoj: ca cs de en es fr hu it pt ru sk

filament/o

filamento  

Relative al ĝia longeco, tre maldika, fadensimila strukturo.
a)  
ELE Tre maldika drato, kiu, varmigate de elektro, produktas lumon en ampolo: hafnio […] estas brila griza transirmetalo kiu estas uzata en volframaj alojoj por elektrodoj kaj filamentoj [1]; same kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la filamenton [2].
b)
ANA Tiuforma anatomia elemento: la brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj, ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido [3]; neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj [4]; homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj [5].
c)  
BOT La malsupra parto de stameno: stamenoj estas dupartaj: filamento: tigeto de stameno, antero: pinto de stameno kun poleno [6].
d)
AST Projekcio de sunaj protuberancoj: la sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko […] ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj [7].
e)
AST Tiuj fadenformaj partoj de la kosma strukturo, kie inter malplenoj koncentriĝas masoj: la partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj superamasoj [8].

filamenteca

Havanta karakteron de filamento.

tradukoj

anglaj

~eca: filament.

ĉeĥaj

~o: nitka (tyčinky); ~eca: vláknitý.

francaj

~o: filament, filandre, filet; ~eca: filamenteux.

germanaj

~o a: Glühdraht, Glühwendel; ~o b: Faser, ; ~o c: Staubfaden; ~o: Filament; ~eca: filamentös.

hispanaj

~o: filamento; ~eca: filamentoso.

hungaraj

~o b: rost; ~o c: porzószál, filamentum; ~o: izzószál, fűtőszál; ~eca: szálas, rostos.

italaj

~o: filamento; ~eca: filamentoso.

katalunaj

~o: filament; ~eca: filamentós.

portugalaj

~o: filamento, fibra.

rusaj

~o a: нить накала; ~o b: волокно; ~o c: жгутик; ~eca: волокнистый.

slovakaj

~o: nitka tyčinky; ~eca: niťovitý, vláknitý.

fontoj

1. Vikipedio, Hafnio
2. Vikipedio, Diodo
3. Vikipedio, Fiŝoj
4. Vikipedio, Cerbo
5. Vikipedio, Mem-replikiĝo de DNA
6. Vikipedio, Floro
7. Vikipedio, Suno
8. Vikipedio, Filamento da galaksioj

~eca: Mankas fontindiko.
~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o c:
        Koherigi kun la difino de stameno, kiu parolas pri "fadeno".
        [MB]
      

ℛevo | datumprotekto | filame.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2018/09/19 20:10:14