tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu ja la nl pl pt ru sk tr

*formik/o PV

*formiko  

1.  
(komune) Iu el la familio formikedoj: formika energio, persisto; dekdu formikoj manĝas / falintan pomon [1].
2.  
ZOO Genro el la familio formikedoj (Formica).

formikejo

Vivejo, kiun formikaro komune fosas aŭ konstruas el tero, folioj aŭ aliaj: jen tie, jen aliloke altiĝis nigraj konusformaj formikejoj [2]; (figure) meti bastonon en la formikejon (maltrankviligi senzorgan anaron) .

formikaro

Grupo de formikoj komune vivantaj.

sklaviga formiko

ZOO Iu el la formik-specioj, kiuj kaptas la individuojn de aliaj specoj, kaj bredas ilin en la propra formikejo, kie ili poste laboras: Pjer Huber ankaŭ unue malkovris ke „Formica sanguinea“ estas sklaviga formiko [3].

tradukoj

anglaj

~o 1.: ant; ~ejo: anthill.

belorusaj

~o 1.: мурашка; ~ejo: мурашнік.

bulgaraj

~o 1.: мравка; ~ejo: мравуняк.

ĉeĥaj

~o: mravenec; ~ejo: mraveniště.

francaj

~o: fourmi; ~ejo: fourmilière; ~aro: colonie de fourmis; sklaviga ~o: fourmi esclavagiste.

germanaj

~o 1.: Ameise; ~ejo: Ameisenhaufen, Ameisennest, Ameisenbau.

hispanaj

~o 1.: hormiga; ~ejo: hormiguero; ~aro: colonia (de hormigas).

hungaraj

~o 1.: hangya; ~ejo: hangyafészek.

japanaj

~o 1.: アリ [あり]; ~ejo: アリの巣 [ありのす].

katalunaj

~o: formiga; ~ejo: formiguer.

latina/sciencaj

~o 2.: Formica.

nederlandaj

~o 1.: mier; ~ejo: mierenhoop.

polaj

~o 1.: mrówka; ~ejo: mrowisko; ~aro: kolonia mrówek. meti bastonon en la ~ejon: wkładać kij w mrowisko .

portugalaj

~o 1.: formiga; ~o: formiga; ~ejo: formigueiro.

rusaj

~o 1.: муравей.

slovakaj

~o: mravec; ~ejo: mravenisko.

turkaj

~o 1.: karınca.

fontoj

1. D. J. Uitvlugt: Blogaĵoj de Leonego, 2005-11-29
2. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 36a
3. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 7a

~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | formik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.35 2017/02/09 12:10:13