tradukoj: be cs de en es fr hu la nl no pt ru sk tr

*forn/o PV

*forno  

TEK
Masonita fajrujo por baki panon, fandi metalojn, kuiri potojn, kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj celoj: en la vilaĝo estas pli bone: [...] prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn [1]; ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon Marta ; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, [...] kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [2]; vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (vivi tre komforte) PrV.
a)
KUI Kuirforno: ŝi iris [...] al forno, kiu estis plena de pano [3]; la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno [4].
b)
Hejtoforno: en la vintro oni hejtas la fornojn [5].

Forno [6] (For)  

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Fornax): NGC 689 [...] estas galaksio en konstelacio Forno [7].

fornego  

TEK Industria forno por fandi metalminaĵojn: el arĝento en fornegoj fandita kaj verge fandita ili stampis briletajn ĉeĥajn groŝojn [8]

altforno  

(evitinde)
Fornego: mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. [9]

bakforno  

TEK Forno en kiu oni povas baki: bluaj porcelanaĵoj antaŭ nelonge malkovritaj en la ruino de bakfornoj de Hongzhou, Fengcheng, Jiangxi-provinco, donis atestojn, ke la loko estis unu el la luliloj de porcelana produktado de Ĉinio [10].

fandforno  

TEK Fornego: fandado okazas en speciala fandforno [11]; rekonstruo de fergisado en fumanta fandforno [12].

hejtoforno, hejtforno  

Forno uzata kiel hejtilo en ĉambro, loĝejo...: dum serĉadoj oni elfosis pecojn de ceramikaĵo por hejtforno [13].

kuirforno  

KUI Bakforno por kuiro de manĝaĵoj: en Japanio hejma kuirforno estas malgranda kompare kun tiu en eŭropa hejmo [14].

tradukoj

anglaj

F~o : Fornax.

belorusaj

~o: печ; ~ego: домна, доменная печ; fand~o: домна, доменная печ; hejto~o, hejt~o: печ.

ĉeĥaj

~o: kamna, pec; F~o : kamna, pec; ~ego: velká pec || vysoká pec; alt~o: vysoká pec; bak~o: pekařská pec, pečící trouba; fand~o: tavící pec, výheň; hejto~o, hejt~o: kamna na vytápění, pokojová kamna; kuir~o: sporák.

francaj

~o: four; F~o : Fourneau; ~ego: haut-fourneau; bak~o: four de cuisson; fand~o: haut-fourneau; hejto~o, hejt~o: poêle (appareil de chauffage); kuir~o: four de cuisine.

germanaj

~o: Ofen; F~o : Ofen; ~ego: Hochofen; fand~o: Hochofen.

hispanaj

~o: horno; F~o : Horno.

hungaraj

hejto~o, hejt~o: kályha, tűzhely.

latina/sciencaj

F~o : Fornax.

nederlandaj

~o: oven; F~o : Oven (sterrenbeeld); ~ego: hoogoven; fand~o: hoogoven.

norvegaj

F~o : Smelteovnen (stjernebilde).

portugalaj

~o: forno; bak~o: forno, fogão, estufa; hejto~o, hejt~o: aquecedor (aparelho); kuir~o: forno, fogão, estufa.

rusaj

~o: печь (сущ.); ~ego: домна, доменная печь; fand~o: домна, доменная печь; hejto~o, hejt~o: печь (сущ.).

slovakaj

~o: kachle, pec, šporák; F~o : kachle, pec, šporák; ~ego: veľká pec; alt~o: vysoká pec; bak~o: pec na pečenie, pec na vypaľovanie hrncov; fand~o: taviaca, vysoká pec; hejto~o, hejt~o: izbové kachle; kuir~o: sporák.

turkaj

~o: ocak.

fontoj

1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
6. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
7. Vikipedio, NGC 689
8. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, Ministoj de Kutná Hora
9. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, 1a parto, ĉapitro 1a
10. -: Nova Elkovro de Porcelanaj Bakujoj..., [1999?]
11. Vikipedio, Orbatisto
12. Vikipedio, Włodzimierz Sedlak
13. -: La kastelo Kagenfels, [vidita en 2008-01]
14. Tahira M.: Kataj familioj apud mi, grupo verdakato, 2007-11-09


ℛevo | datumprotekto | forn.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.37 2017/06/04 09:10:14