tradukoj: be cs de fr hu lat nl pl pt ru

Frankfurt/oZ

Frankfurto

GEOGZR
1.
Frankfurto ĉe Majno: kiam antaŭ malmultaj semajnoj aperis glisaviadilo super Frankfurto, Germanio, tuj estiĝis alarmo [1]; la estro de la interŝtata komisiono por la germana ortografio […] bedaŭris la decidon de la redakcio en Frankfurto, sed ne vidis kialon por ŝanĝo [2].
2.
Frankfurto ĉe Odro aŭ alia samnoma urbo el diversaj malgrandaj en Ameriko nomitaj laŭ la du germanaj.

frankfurta

ZR
El Frankfurto, rilata al Frankfurto: FAZ ― Frankfurta Ĝenerala Gazeto [3]; valoras tiu ĉi tuttaga frankfurta trempiĝo en la mondon de muziko [4].

Frankfurto ĉe Majno, Frankfurto sur Majno  

GEOG
Urbo en sud-okcidenta Germanujo (8°40′E, 50°07′N), situanta ĉe la rivero Majno, plej granda urbo de la federacia lando Hesujo. Berlino havas kontraŭ ĉiuj 1000 viroj 1080 virinojn, Dresdeno 1113, Frankfurto sur Majno 1123 FK ; vi povas uzi la PTB-tempon, se vi povas kapti la ondojn de la DCF77-sendilo, kiu staras proksime al Frankfurto sur Majno [5]; ekzistas ĉarmaj studejoj en lia lasta loĝloko en Blonay (Svislando) kaj la impona Hindemith-instituto en Frankfurto ĉe Majno [6].

Frankfurto ĉe Odro  

GEOG
Urbo en orienta Germanujo, situanta ĉe la rivero Odro: Frankfurto ĉe Odro […] estas la kvara plej granda urbo de la germana federacia lando Brandenburgio [7].

tradukoj

belorusaj

~o: Франкфурт; f~a: франкфурцкі; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Франкфурт на Майне; ~o ĉe Odro: Франкфурт на Одэры.

ĉeĥaj

~o: Frankfurt; f~a: frankfurtský; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Frankfurt nad Mohanem; ~o ĉe Odro: Frankfurt nad Odrou.

francaj

~o: Francfort; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Francfort-sur-le-Main; ~o ĉe Odro: Francfort-sur-l'Oder.

germanaj

~o: Frankfurt; f~a: frankfurterisch; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Frankfurt am Main, Frankfurt a.M.; ~o ĉe Odro: Frankfurt an der Oder, Frankfurt a.O..

hungaraj

~o: Frankfurt; f~a: frankfurti; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Majna-Frankfurt; ~o ĉe Odro: Odera-Frankfurt.

malnovlatinaj

~o: Francofurtum; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Francofurtum ad Moenum; ~o ĉe Odro: Francofurtum ad Viadrum.

nederlandaj

~o: Frankfurt; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Frankfurt aan de Main; ~o ĉe Odro: Frankfurt aan de Oder.

polaj

~o: Frankfurt; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Frankfurt nad Menem; ~o ĉe Odro: Frankfurt nad Odrą.

portugalaj

~o: Frankfurt, Francoforte; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Francoforte sobre o Meno; ~o ĉe Odro: Francoforte sobre o Oder.

rusaj

~o: Франкфурт; f~a: франкфуртский; ~o ĉe Majno, ~o sur Majno: Франкфурт на Майне; ~o ĉe Odro: Франкфурт на Одере.

fontoj

1. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron
2. Monato, Maul Stefan: Reform-fiasko
3. Monato, Maul Stefan: Reform-fiasko
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita
5. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
6. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
7. Vikipedio, Frankfurto ĉe Odro


ℛevo | datumprotekto | frankfurt.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2018/09/26 07:10:19