tradukoj: cs de fr nl pt ru sk

fret/o PV

freto

1.  
ARKI Listelforma, ronda aŭ plata ornamo, ortangule kurbigita: ekzistas fretoj konkavaj, konveksaj aŭ nur pentrataj. VD:giloŝo, meandro; ne konfuzu kun: frajto.
2.  
MUZ Parto de kordinstrumento, iu el la elstaraĵoj, inter kiuj oni alpremu la kordojn por sonigi difinitajn tonojn: li ludis senfretan basgitaron [1].

freti

(tr)
Fari freton.

tradukoj

ĉeĥaj

~o: pražec, výstupek na hmatníku.

francaj

~o: frette; ~i : fretter.

germanaj

~o 1.: Reliefverzierung.

nederlandaj

~o 1.: meanderfries, zaagtandfries.

portugalaj

~o 1.: moldura.

rusaj

~o 1.: прямоугольный орнамент; ~i : украшать прямоугольным орнаментом.

slovakaj

~o: pražec, výstupok na hmatníku.

fontoj

1. M. Povorin: Re: Muzik-vortareto, per-esperanto-muziko, 2002-08-29

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 1.:
      Mi ne scias, kiu - krom franco - povus konfuzi kun "frajto".
      Ulriko diris en afisxo, ke "fret" iam signifis „frajt“. Se
      oni retrovas fonton por tia uzo, eblus krei plian sencon ARK.
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | fret.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2015/07/04 08:37:34