gaŭĉ/o SPV

gaŭĉo  

Ano de miksita, eŭropan-indiana popolo de Sudameriko, kies metio estas ordinare rajde gardi la brutojn: havante kiel unu el ĉefaj ekonomiaj bazoj la bovĉasadon, jam aperis klare el la 17-a jarcento loĝantaro kiu iĝos paradigma kaj poste decidiga en la sendependisma epoko: tiu de gaŭĉoj [1]; huasoj troviĝas tra tuta Centra kaj Suda Ĉilio [dum] la ŝafbredistoj de Magalana Regiono estas gaŭĉoj, la ĉefa diferenco inter huaso kaj gaŭĉo estas ke huasoj dediĉas sin ankaŭ al agrikulturo same kiel al brutobredado [2]. VD:vakero
beloruse:
гаўча
bulgare:
гаучо
france:
gaucho
germane:
Gaucho
hispane:
gaucho
hungare:
gaucho
katalune:
gautxo
nederlande:
gaucho
portugale:
gaúcho
ruse:
гаучо

administraj notoj