tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pt ru sk

2gotik/a PV

gotika

1.  
Konforma al la karakteroj de gotiko: gotikaj katedraloj kaj palacoj [1].
2.
TIP(pri literfasonoj) Prezentanta angulajn formojn, abruptajn kontrastojn inter larĝaj kaj mallarĝaj strekoj, densan enpaĝigon: malfacile distingeblaj gotikaj literoj [2].

gotiko  

ARKIBELA Eŭropa konstrua kaj belarta stilo prospera de la 12a ĝis la 15a jarcento precipe en Anglujo, Francujo, Nederlando, Germanujo, favoranta altajn, mallarĝajn formojn, en konstruaĵoj pintarkojn kaj vitralojn: la nuna preĝejo de Sankta Anna estis konstruata dum la prospero de gotiko kaj finkonstruita en la jaro 1581 [3].

novgotiko

ARKI Arkitektura stilo imitanta la mezepokajn gotikajn formojn, populara en la 19a jarcento: la plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo [4].

tradukoj

anglaj

~a: gothic; ~o: gothic style.

belorusaj

~a: гатычны; ~o: готыка, гатычны стыль.

ĉeĥaj

~a: gotický; ~o: gotický sloh, gotika.

francaj

~a: gothique (adj.); ~o: style gothique; nov~o: néogothique (subst.).

germanaj

~a: gotisch; ~o: Gotik.

hispanaj

~a: gótico.

hungaraj

~a 1.: gótikus; ~a 2.: gót; ~o: gótika, gótikus stílus.

katalunaj

~a: gòtic; ~o: art gòtic.

nederlandaj

~a: gotisch, gotiek.

portugalaj

~a: gótico; ~o: estilo gótico.

rusaj

~a: готический; ~o: готика.

slovakaj

~a: gotický; ~o: gotický sloh.

fontoj

1. A. Casquero: 2002 - Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, 2002:6, p. 18a
2. S. Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001:11, p. 30a
3. Last: Preĝeja jubileo, Monato, 2002:2, p. 17a
4. -: Budapest, [vidita en 2006]


ℛevo | datumprotekto | gotik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/07/04 08:37:35