tradukoj: ca cs de fr la pl sk

greb/o PIV1

grebo  

ZOO Naĝbirdo kun lobecaj piedoj; iu el la ordo podicipoformaj birdoj (Podicipediformes): greboj havas mallarĝajn flugilojn kaj kelkaj specioj apenaŭ flugas, inter ili du sudamerikaj specioj eĉ tute ne flugas, se okazas danĝero, ili mergiĝas [1].

tufgrebo  

ZOO Plej granda specio de greboj karakterizata de duobla tufo sur la kapo (Podiceps cristatus): la tufgrebo loĝas en somero ĉe lagoj, lagetoj, marĉoj, akvorezervejoj [2].

Tufgrebo (Podiceps cristatus), Oxfordshire
CC BY-SA 4.0  [3]

malgranda grebo  

ZOO Plej malgranda specio de greboj (Podiceps ruficollis sin. Tachybaptus ruficollis): la Malgranda grebo estas timema birdo, ĝi ofte naĝas inter la densa vegetaĵaro [4].

Malgranda grebo
CC BY-SA 2.5  [5]

tradukoj

ĉeĥaj

~o: potápka; tuf~o: potápka roháč, roháč velký.

francaj

~o : grèbe; tuf~o: grèbe huppé; malgranda ~o: grèbe castagneux.

germanaj

~o : Lappentaucher; tuf~o: Haubentaucher; malgranda ~o: Zwergtaucher.

katalunaj

~o : cabussó; tuf~o: cabussó emplomallat; malgranda ~o: cabusset.

latina/sciencaj

~o : Podicipediformes; tuf~o : Podiceps cristatus; malgranda ~o : Podiceps ruficollis; malgranda ~o : Tachybaptus ruficollis.

polaj

~o : perkoz; tuf~o: perkoz dwuczuby; malgranda ~o: perkozek.

slovakaj

~o: potápka; tuf~o: potápka chochlatá.

fontoj

1. Vikipedio, Greboj
2. Vikipedio, Tufgrebo
3. Charles J Sharp, propra verko, sharpphotography: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Great_crested_grebe_(Podiceps_cristatus)_on_nest.jpg
4. Vikipedio, Malgranda grebo
5. Andreas Trepte, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Little_grebe_Zwergtaucher.jpg

tuf~o: Mankas verkindiko en fonto.
malgranda ~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | greb.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2018/12/21 14:10:13