*gum/o

*gumo

KEM
1.
Glua suko el iaj arboj, kiun oni uzas por glui, apreturi, briligi, aŭ kiel dolĉigaĵon en bombonoj, pasteloj, kc: ŝi eltiris el ŝranko poteton plenan je solvaĵo el araba gumo, kiu al ŝi utilis por la delikataj laboraĵoj [1]; por malebligi tro fruan sedimentiĝon de la sablo, oni uzas kiel densigilon (dispersilon) la tiel nomatan guar-gumon [2]. VD:kaŭĉuko, rezino, siropo
2.
Vulkanizita kaŭĉuko: li boris la fundon de la fosaĵo per la bastongumo [3].
3.
Skrapgumo: li prenis krajonon kaj gumon el la poŝo [4].
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
2. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
3. G. Hedenvind Eriksson, trad. F. Szilágyi: Mi ricevis taglaboriston, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
angle:
gum
beloruse:
гума (расьлінная)
ĉeĥe:
guma, kaučuk, pryskyřice, pryž
ĉine:
[mén]
france:
gomme
germane:
Gummi, Rohgummi, Gummiharz
hispane:
goma
hungare:
gumi, gumimézga
japane:
ゴム [ごむ], ゴム液 [ごむえき], 弾性ゴム [だんせいゴム], 消しゴム [けしゴム]
katalune:
goma
nederlande:
gom (kleefstof)
portugale:
goma (de árvore)
ruse:
резина, камедь, гумми
slovake:
guma, pryž
tokipone:
ko
ukraine:
камедь, ґлей, ґумі (рослинний клей)

gumi

(tr)
Ŝmiri aŭ densigi per gumo: gumi poŝtmarkon, trinkaĵon.
angle:
smear (with gum)
beloruse:
гумаваць
ĉeĥe:
pogumovat, pogumovávat
ĉine:
浇胶 [jiāojiāo], 塗膠 [tújiāo]
france:
gommer (enduire de gomme)
germane:
gummieren
hispane:
engomar
hungare:
enyvez, enyvvel kever, gumiz, impregnál, gumíroz
japane:
ゴムを塗る [ごむをぬる], ゴムを加える [ごむをくわえる]
katalune:
engomar
nederlande:
gommen
slovake:
pogumovať
ukraine:
вкривати камеддю, змішувати з камеддю, проклеювати, прорезинювати

araba gumo

Gumo ricevata de akacioj, kolektata en Arabujo kaj Afriko: tiu ligento estas ekzemple ankaŭ araba gumo [5].
5. johannes: pigmentoj, kern.punkto.info, 2011-11-09
beloruse:
гуміарабік
france:
gomme arabique
japane:
アラビアゴム

lakgumo

Ŝelako: oni skribas per speciala inko, surŝutetas pulvoron de lakgumo kaj varmigas la folion; post apenaŭ du minutoj la folio estas preta kaj prezentas reliefan skribaĵon [6].
6. L. Poncet: Pri telaŭtografo, Esperanto, 1923-07 (275)
angle:
shellac
beloruse:
шэлак
bulgare:
шеллак
ĉine:
虫胶 [chóngjiāo]
france:
gomme-laque, shellac
germane:
Schellack
hungare:
sellak, lakkgumi, lakkmézga
itale:
gommalacca
japane:
シェラック
katalune:
goma laca
nederlande:
schellak
portugale:
goma-laca
ruse:
шеллак
ukraine:
шелак

maĉgumo

Substanco, ofte dolĉigita, kiun homoj maĉas: ili ĵetas ĉokoladon kaj bonbonojn kaj maĉgumojn [7]; kiamaniere forigi maĉgumon de sur plandumo [8]? ĉu vi konas tiujn kolorajn buletojn gluiĝemajn, iom similajn al maĉgumo, kiujn oni nun uzas por fiksi ekzemple afiŝon al surfaco [9].
7. S. Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 20
8. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
beloruse:
гумовая жуйка
ĉine:
吹泡泡 [chuīpàopào], 口香糖 [kǒuxiāngtáng], 泡泡糖 [pàopàotáng]
france:
chewing-gum
hispane:
chicle
japane:
チューインガム
katalune:
xiclet
nederlande:
kauwgom
ukraine:
жувальна ґумка

skrapgumo, frotgumo

TIP Gumo aŭ simila materialo preparita por korekti krajonan desegnaĵon, forskrapante iujn strekojn: en britaj butikoj mi vidis dinosaŭrajn afiŝojn, librojn, balonetojn, puzlojn, notlibretojn, stampilojn, skrapgumpecojn, ĉefe por niaj infanoj [10]; Anna Nikolajevna dismetis ĉie siajn ŝatatajn bildojn, en montrofenestroj metis antaŭen siajn ŝatatajn krajonojn, plumingojn kaj frotgumojn [11]. VD:stompilo
10. M. Boulton: Dinomanio, Monato, 1994:02
11. V. Brjusov, trad. A. kaj M. Pentus: Bemolo - El la vivo de unu el ĉi tiuj malgranduloj, La Ondo de Esperanto, 2009:4 (174)
angle:
eraser
beloruse:
гумка, сьцірка
ĉeĥe:
guma na gumování
ĉine:
橡皮擦 [xiàngpícā]
france:
gomme (pour effacer)
germane:
Radiergummi
hungare:
radírgumi, törlőgumi
japane:
消しゴム [けしゴム]
katalune:
goma d'esborrar
nederlande:
gum, gom (vlakgom), vlakgom, stuf
pole:
gumka do gumowania
ruse:
ластик, стёрка, стирательная резинка
slovake:
guma (na zotieranie písma)
svede:
radergummi, suddgummi
ukraine:
ґумка для стирання

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
araba ~o : Mankas dua fontindiko.
lak~o : Mankas dua fontindiko.