Hajderabad/o

Hajderabado

GEOG
1.
Ĉefa urbo de Telangano (ekde 2014) en la sudo de Barato: [ŝi] trovis laboron ĉe usona firmao, kies filio en Hajderabado funkciigas […] telefonplusendan centron por servi al usonaj klientoj [1]; instruistoj de la tribaj lingvoj, lingvistoj de universitatoj en Hajderabado, la ĉefurbo de Andrapradeŝo [2].
2.
Granda urbo ĉe Induso, en la sudo de Pakistano, ĉ. 150 km nordoriente de Karaĉio: Hajderabado estis fondita en 1768 de Mian Ghulam Ŝaho Kalhoro en regiono kun pluraj montetoj [3].
angle:
Hyderabad
beloruse:
Хайдэрабад
ĉine:
海得拉巴 [hǎidélābā], 海得拉巴 [hǎidelābā]
france:
Hyderabad
germane:
Hyderabad
sinde:
2. حيدرآباد سنڌ
telugue:
1. హైదరాబాద్
urdue:
حیدر آباد

administraj notoj