8Pakistan/o PIV1

8Pakistano RLN (PK)

GEOGPOL Ŝtato en la sudokcidenta Azio, teritorio de Islama Respubliko de Pakistano, limanta kun Afganujo, Barato, Irano, Ĉinujo kaj kun Araba Maro; kun ĉefurbo Islamabado: grupo el Pakistano ‐ ĉi-foje komercistoj kun validaj vizoj ‐ estis malliberigita dum tuta semajno, ĉar oni senbaze kredis ilin kontraŭleĝaj enmigrantoj [1]; amasdetruajn armilojn tutcerte posedas […] ekzemple Nord-Koreio, same Pakistano kaj Hindio, Rusio kaj Israelo […] [2].
1. Garbhan MacAoidh: Ne tiom negative ..., Monato, 2001/02, p. 14
2. Monato, Stefan Maul: Papo kontraŭ kristano
angle:
Pakistan
beloruse:
Пакістан
ĉine:
巴基斯坦 [Bājīsītǎn]
france:
Pakistan, République islamique du Pakistan
germane:
Pakistan
indonezie:
Pakistan
itale:
Pakistan
japane:
パキスタン [ぱきすたん]
katalune:
el Pakistan, República Islàmica del Pakistan
nederlande:
Pakistan
perse:
پاکستان
pole:
Pakistan, Islamska Republika Pakistanu
portugale:
Paquistão
tibete:
པ་ཀི་སི་ཏན་
ukraine:
Пакистан
volapuke:
Pakistän

pakistana

Rilata al Pakistano: pakistanaj kuracistoj, laborantaj en urbo Nenagh, estas insultitaj en trinkejo: la nazo de unu estis rompita [3].
3. Garbhan MacAoidh: Ne tiom negative ..., Monato, 2001/02, p. 14
angle:
Pakistani
beloruse:
пакістанскі
france:
pakistanais, pakistanaise (adj.)
germane:
pakistanisch
nederlande:
Pakistaans
volapuke:
Pakistänik

pakistanano

Civitano de Pakistano: hindopakistanoj riĉiĝas rapide pro vendado de novaj, sed tamen fuŝaj aŭtopecaroj [4].
angle:
Pakistani
beloruse:
пакістанец
ĉine:
巴基斯坦人 [bājīsītǎnrén]
france:
Pakistanais, Pakistanaise (subst.)
germane:
Pakistaner, Pakistanerin, Pakistani
nederlande:
Pakistaan, Pakistani
volapuke:
Pakistänan

administraj notoj