tradukoj: de en fr

Indus/o

Induso

GEOG
Granda rivero en suda Azio, pli ol 3000 km longa, eliranta el Tibeto fluanta tra Kaŝmiro kaj Pakistano: apartan gloron Samarkando akiris dum la regado de elstara ŝtata aganto Amir Temur (1336-1405), kiu igis ĝin ĉefurbo de sia grandega imperio en Azio, etendiĝanta de la rivero Induso ĝis la markolo Bosporo [1]; la nomo Hindio deriviĝas de la vorto „sindhu“, kiu en la sanskrita havas la signifon de „rivero” kaj estis ne hazarde la nomo donita al Induso [2].

tradukoj

anglaj

~o : Indus river.

francaj

~o : Indus.

germanaj

~o : Indus.

fontoj

1. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo
2. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj


ℛevo | datumprotekto | indus.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2019/08/08 16:10:17