Hilel/o PIV1

Hilelo

PERS Klera rabeno kaj sinedri-estro el la 1a jarcento a. K. kaj 1a jarcento p. K., instruinta tolereman komprenon de la hebrea leĝo: malmultaj konas la verkojn de Hilelo [1]; ĉar la vivo de Hilelo parte koincidis kun tiu de Jesuo, pluraj el liaj instruoj komparindas kun tiuj de Jesuo [2].
1. Neil: Propono pri la titolo de la Asocio, Hilelisto, 2001-02-01 (9)
2. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005
france:
Hillel
germane:
Hillel
hebree:
הלל הזקן
japane:
ヒレル
ukraine:
Гіллель

Hilelismo

REL Unua projekto de neŭtrala religio prezentita de Zamenhofo precipe por la juda publiko, kaj poste ĝenerale diskonigita kiel homaranismo: la mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [3]; per tiuj vortoj [Zamenhofo] alvenas al la hilelismo, „nova religia partio, kiun ni intencas fondi en la sino de ĝis nun ekzistanta hebrea religio“ [4].
france:
Hilélisme
germane:
Hillelismus

administraj notoj