hiperik/o Fab3

hiperiko

BOT
Genro el familio hiperikacoj (Hypericum); vegetaĵo kies floroj havas po kvin (malofte kvar) kalikajn kaj korolajn foliojn kaj sepdek aŭ pli multajn stamenojn kunigitaj en kvar ĝis kvin faskoj; kaj kun kapsula frukto malfermiĝanta post sekiĝo ellasanta multajn malgrandajn semojn: la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko [1]; trapunkta hiperiko aŭ sankt-johana herbo estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de Sankta-Johano-festo, je la somera solstico [2].

vera hiperiko (Hypericum perforatum), ĉe Moskvo, Rusujo
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
St. Johns wort
beloruse:
сьвятаяньнік
ĉeĥe:
třezalka
ĉine:
貫葉連翹 [guànyèliánqiáo]
france:
millepertuis
germane:
Johanniskraut Echtes Johanniskraut.
hungare:
orbáncfű
itale:
iperico
japane:
オトギリソウ
latinece:
Hypericum perforatum. Hypericum
nederlande:
hertshooi
perse:
گل راعی، گل هزارچشم
pole:
dziurawiec
portugale:
gutífera, bacurizeiro, bacupari, abricó-do-pará
ruse:
зверобой
slovake:
ľubovník
ukraine:
звіробій

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.