2hisop/o PV

hisopo

1.
BOTKUI Genro el familio lamiacoj (Hyssopus), staŭdo aŭ arbusteto multbranĉa kun labiaj floroj aranĝitaj en spikoj de ŝajnverticiloj; la specio Hyssopus officinalis estas uzata kiel spico kaj kuracilo.

botanika tabulo de kutima hisopo (Hyssopus officinalis)
PD  [1]
2.
BIB Nekonata vegetaĵo, malgranda kaj bonaroma, menciata en la Biblio kiel purigilo: prenu faskon da hisopo kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango [2]; senpekigu min per hisopo kaj mi fariĝos pura [3]; la hisopo kiu elkreskas el la muro [4].
1. Prof. Dr. Otto Wilhelm Thomé: Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885, Gera: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Illustration_Hyssopus_officinalis0.jpg
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 51:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:33
angle:
hyssop
beloruse:
ісоп
ĉeĥe:
yzop
ĉine:
牛膝草 [niúxīcǎo]
france:
hysope
germane:
Ysop
hungare:
izsóp
itale:
issopo
japane:
ヒソップ, ヤナギハッカ
latinece:
1. Hyssopus 1. Hyssopus officinalis
nederlande:
hysop
pole:
hyzop
portugale:
1. hissopo
ruse:
иссоп
slovake:
yzop
ukraine:
гісоп

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.