*hodiaŭ

*hodiaŭ

(adverbo)
1.
En la nuna tago: hodiaŭ vespere; hodiaŭ estas festo; hodiaŭ por mono, morgaŭ senpage PV ; hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi Marta ; lia sankteco, hodiaŭ severa, morgaŭ pardonos al ili, se ili humiliĝos [1]; hodiaŭ forto, morgaŭ morto PrV ; mi bezonas trafi Varsovion hodiaŭ matene ĉar mi havas gravan renkontiĝon [2].
2.
Nuntempe: ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis [3]; en 26 landoj de l' mondo ne sufiĉas ankaŭ hodiaŭ la nunaj akvorezervoj eĉ por la minimumaj bezonoj de la propra loĝantaro [4].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
2. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 14:11
4. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
angle:
today
beloruse:
сёньня, сягодня, сягоньня
bretone:
hiziv
ĉeĥe:
dnes
ĉine:
今日 [jīnrì], 今天 [jīntiān], 本日 [běnrì], 今 [jīn], 今朝 [jīnzhāo], 今儿 [jīnr], 如今 [rújīn], 当今 [dāngjīn]
finne:
tänään
france:
aujourd'hui ~ por mono, morgaŭ senpage: demain on rase gratis. ~ forto, morgaŭ morto: tout passe, tout casse.
germane:
heute 2. heutzutage
greke:
σήμερα
hebree:
היום
hispane:
hoy ~ por mono, morgaŭ senpage: prometer para mañana lo que no se va a cumplir, mañana se fía. ~ forto, morgaŭ morto: nada es para siempre.
hungare:
ma
ide:
cadie, hodie
indonezie:
hari ini
interlingvae:
hodie
itale:
oggi
japane:
今日 [きょう]
nederlande:
vandaag
okcidentale:
hodie
pole:
dziś, dzisiaj
portugale:
hoje
rumane:
astăzi, azi
ruse:
сегодня
svede:
i dag
taje:
1. วันนี้
tibete:
དི་རིང་
tokipone:
tenpo suno ni la, lon tenpo suno ni
turke:
bugün
ukraine:
сьогодні
volapuke:
adelo

*hodiaŭa

1.
Okazanta hodiaŭ: mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado [5]; la hodiaŭa atako kontraŭ la temploj estis aranĝita de la pastroj [6]; por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon [7].
2.
Nuntempa: kiujn lingvojn oni devus lerni en la hodiaŭa mondo [8]? la hodiaŭa Irlando ne estas ideala lando por fervoja turismo [9]; la sciencfikciaj serioj kaj filmoj, libre aŭ ekrane, ofte ne nur montras la eblan vivon en la kosmo aŭ la estonteco, sed ankaŭ provas speguli kaj kritiki la situacion en nia hodiaŭa socio [10].
5. L. L. Zamenhof: parolado ĉe Tria Kongreso 1907 en Cambridge
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
8. Ivo Lapenna: Esperanto en Perspektivo, unua parto, ĉapitro 1.4
9. Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, Monato, 2015/8-9, p. 22
10. André Müller: Minoritatoj en Star Trek, Kontakto 2014:3
angle:
of today
beloruse:
сёньняшні
ĉine:
当今 [dāngjīn]
finne:
tämänpäiväinen
france:
d'aujourd'hui, présent (d'aujourd'hui)
germane:
heutiger
hispane:
de hoy en día
ide:
cadia, hodia
itale:
odierno
japane:
1. 今日の [きょうの] 2. 今時の [いまどきの], この頃の [このごろの]
nederlande:
1. van vandaag 2. van vandaag de dag
pole:
dzisiejszy
tokipone:
pi tenpo suno ni
ukraine:
сьогоднішній, нинішній
volapuke:
adelik

hodiaŭo

(malofte)
1.
La nuna tago: por plani la hodiaŭon kaj eĉ la venontajn tagojn, mi ĵus konsultis veterprognozon, vendejajn malferm-horojn kaj hortabelojn de trajno [11]; kio alia estas la vivo, ol diferenco inter la hieraŭo kaj hodiaŭo, kiam oni atendas ion de la morgaŭo [12].
2.
Nuna epoko, estanta tempo, nuntempo: eĉ la nomo mem de la plej grava organizaĵo de la hodiaŭo ne estas la sama en la rusa kaj en la angla aŭ franca [13]; pluraj konceptoj pri la evoluo de la homaro kaj de la politikaj situacioj de la lasta jarcento nenion speciale novan diras al atenta observanto de la hodiaŭo [14].
11. Tiel la mondo..., Kontakto
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, ĉapitro 6a
13. Ivo Lapenna: Esperanto en Perspektivo, unua parto, ĉapitro 1.3.1
14. Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝoMonato
angle:
today (noun)
beloruse:
1. сёньняшні дзень 2. цяперашні час, бягучая эпоха, цяпер
ĉine:
今日 [jīnrì]
germane:
Heute
ide:
cadio, hodio
nederlande:
vandaag (z.nw.)
tokipone:
tenpo suno ni
volapuke:
adel

administraj notoj