idiosinkrazi/o PVEF
idiosinkrazio
- 1.

Individua, malsaneca trosentemo al io:
oni sentas koni plurajn tre verajn personojn, oni konas la internon de ilia
psiko, iliajn emojn, iliajn timojn, iliajn idiosinkraziojn
[1].
alergio,
fobio- 2.
- (evitinde)
Eksternorma trajto aŭ esprimo:
mi tro bone konas la idiosinkraziojn de tiu strangulo, […] senescepte la
plej stranga, spirita kunmetaĵo, kiun vi povas trovi sur la tuta terglobo
[2].
apartaĵo2,
propraĵo1,
strangaĵo
Rim.:
Laŭ BL: (laŭ PIV, en psiĥologio) prefere diru individua
sinteno/trajto; (en medicino) prefere diru individua/nenormala reago; (en
lingvoscienco) prefere diru individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero;
(eraraj uzoj laŭ aliaj lingvoj)(anglece) prefere diru persona strangaĵo; (eraraj uzoj
laŭ aliaj lingvoj, italece) prefere diru troreagemo.
- angle:
- 1. idiosyncrasy
- beloruse:
- 1. ідыясынкразія
- france:
- 1. idiosyncrasie
- germane:
- 1. Idiosynkrasie
- pole:
- 1. idiosynkrazja
- ruse:
- 1. идиосинкразия