tradukoj: cs de en es fr hu nl pt ru


Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, ekz-e
por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti
novajn
maŝinojn ktp:
se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu
kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj?
[1];
(figure)
komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed
postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por
atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente
maldemokratia
[2];
(figure)
sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli
bonkvalitan sonon
[3].


investituro
Investaĵo1:
ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investojn
[4];
kvankam nuntempe oni povas facile fondi kaj eldoni gazeton
per negranda investo, la tradiciaj asociaj gazetoj nun
devas konkurenci kun la reta informado
[5].
Investado2:
siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli
eleksterlandajn investojn
[6];
ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon
[7];
ĉar la Muzikaj Bankoj pagas malaltan aŭ
eĉ nenian dividendon ... la homoj ...
preferas investojn, kiuj liveros al ili pli konkretan
enspezon
[8].


investituro
Ago investi :
tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo,
lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj,
estas tre eta almozo
[9];
ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro
eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste
malkonstruo de la elektrejoj
[10].


PIV2 havas ankaux trian sencon, kiu sxajne
samsencas kun la dua, sed en alia kunteksto.
[MB]
pri
invest/i
:
Nur la unua senco de ~i aperas en VdE. Malfacilas kompreni kiel la
dua
derivigxas de la unua. Eble valorus havis du radikojn.
Ankaux en la franca, la dua senco estas suficxe malfrua (1922),
kaj estas
pruntajxo elde la angla.
[MB]