jet/o SPV

jeto

1.  
La movo aŭ forto estigata per elĵeto de fluaĵo (precipe en raketo aŭ jetavio).
Rim.: Laŭ la vortaro de Minnaja estas pli bone uzi la vorton „jetpuŝo“ por la movo aŭ la forto kaj „jeto“ por la flama eljetaĵo mem.
2.  
Jetavio: do forfalis la renovigo de la ekssovetiaj jetoj MIG, la plej bonaj maŝinoj, sed kun aĉaj elektronikaĵoj [1].
1. K. Juhász: Hungario: Sveda impeto!Monato
angle:
1. jet propulsion
ĉeĥe:
jet, tryskové letadlo, tryskový motor
itale:
1. getto, aviogetto
portugale:
jato
ruse:
1. реактивная тяга, реактивное движение
slovake:
reaktívne lietadlo

jeti

(ntr)
Sin movi per elĵeto de fluaĵo (gaso aŭ likvo) en la direkto kontraŭa al la estigata movo; sin movi per jetavio: la malamika piloto jetas rekte al li, ŝajne pro kolero pri tio, kio okazis al lia amiko [2].
2. Ŭ. Ĝ. Ŭiljamz: Dratizitaj, Ĉap. 3a
angle:
to jet
germane:
jetten
itale:
propellere (di jet)
ruse:
двигаться на реактивной тяге

jetavio, jetaviadilo  

Avio pelata per jetmotoro: la Boeing 747 [...] (elefanta jetaviadilo) estas usona pasaĝeraviadilo [...] longtempe la plej granda [3].
SIN:reakcia aviadilo, jeto2
angle:
jet plane
ĉeĥe:
proudnicový letoun, tryskové letadlo
france:
jet (avion)
germane:
Strahlflugzeug, Düsenflugzeug, Jet, Düsenjet
itale:
jet, aereo a reazione
portugale:
jato, avião a jato
ruse:
реактивный самолёт
slovake:
prúdové lietadlo
svede:
jetflygplan, reaplan

jetmotoro  

TEK Motoro aŭ movilo, estiganta la pelforton per elĵeto de fluaĵo: en pli kaj pli perfekta formo ili (la helicoj) regis duonjarcenton, ĝis momento, kiam estis anstataŭigitaj per jetmotoroj [4].
4. J. Kubat: Nova erao de helicoj ‐ ĉu helic-feno aŭ fen-helico? SAEST-82
angle:
jet engine
ĉeĥe:
proudnicový motor, proudový motor
france:
réacteur (moteur)
germane:
Turbine, Strahltriebwerk, Düsentriebwerk
portugale:
motor a jato
ruse:
реактивный двигатель, двигатель прямой реакции
slovake:
prúdový motor
svede:
jetmotor, reamotor

administraj notoj