9ĵaz/o SPV , ĝaz/o

9ĵazo, ĝazo

MUZ Muzika stilo iniciatita de usonaj negroj fine de la 19a jarcento, sinteza de afrikaj kaj eŭropaj influoj, kun sinkopa ritmo, propraj tonaloj, improvizemo: junaj muzikistoj tra la tuta lando, ĉu blankuloj aŭ nigruloj, turniĝis al tiu nova tipo de ĵazo fare de Armstrong [1]; laŭ 29 % de la virinoj plej kortuŝas klasika muziko, ĉiu kvina virino elektis tamen rok- aŭ pop-muzikon, ĉiu deka ĵazon, bluson aŭ elektronikan dancmuzikon [2]; la festivalo de ĵazo de la 5 kontinentoj bonvenigis gravajn internacie konatajn artistojn kiel George Benson, Gilberto Gil, Wayne Shorter, Chick Corea [3]; pri la rilato de ĝazo al amerika muziko, oni trovas, ke la granda muziko de la pasinteco en aliaj landoj estis ĉiam komponita laŭ indiĝena aŭ folklora muziko [4].
1. Vikipedio, Louis Armstrong
2. Laimius Stražnickas: In-forme, Monato, 2001/01, p. 9
3. Monato, Thierry Spanjaard: Ĝui kulturon en Marsejlo
4. E. C. Pollock: Nord-amerika Moderna Muziko, The North American Esperanto Review, 1954-03 ĝis 04, p. 10a
angle:
jazz
beloruse:
джаз
ĉine:
爵士乐 [juéshìyuè], 爵士音乐 [juéshìyīnyuè], 爵士舞 [juéshìwǔ]
france:
jazz
germane:
Jazz
hispane:
jazz
hungare:
dzsessz
indonezie:
jaz
itale:
jazz, musica jazz
japane:
ジャズ [じゃず]
nederlande:
jazz
pole:
jazz, dżez
portugale:
jazz
ruse:
джаз
tibete:
རོ་ཆ་ཇ་ཛི་
ukraine:
джаз

ĵazisto

MUZ Muzikisto, kiu praktikas ĵazon: Artie Shaw […] estis fama ĵaza klarnetisto, komponisto kaj bandestro, li krome estis literatura verkisto kaj sekvis tiun profesion dum intencaj paŭzoj en sia ĵazista kariero [5].
angle:
jazz musician
beloruse:
джазмэн
france:
jazz-man
germane:
Jazz-Musiker, Jazzer
hungare:
dzsesszmuzsikus
itale:
jazzista, musicista jazz
nederlande:
jazzmuzikant
pole:
jazzman, dżezmen, muzyk jazzowy, muzyk dżezowy
ruse:
джазмен, джазист

Nov-Orleana ĵazo

RokPop
MUZ Praĵazo kreita ĉirkaŭ 1900 en Nov-Orleano en Usono, ludata de tri aŭ kvar blovinstrumentoj kaj ritma sekcio.
angle:
New Orleans jazz
beloruse:
Новаарлеанскі джаз
france:
jazz New Orleans, jazz Nouvelle-Orléans
germane:
New-Orleans-Jazz
hungare:
New Orleans-i dzsessz
nederlande:
jazz van New-Orleans, oude jazz
pole:
jazz nowoorleański, dżez nowoorleański

administraj notoj

Nov-Orleana ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.