*kandel/o

*kandelo

Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon: ŝi sendu al mi kandelon [1]; vakskandelo [2]; [ili] sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo [3]; (figure) la vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj [4]; jen oni ekbruligis la kandelojn [5]; iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandeloj [6]; la gajeco de Klaro malaperis, kiel flamo de kandelo sub blovo [7]; Kristnaskaj kandeloj [8]; gardu kandelon por la nokto (ŝparu, ĉar eble vi bezonos pli poste) PrV ; al ĉiu sanktulo sian kandelon PrV ; (respektu ĉiujn respektindulojn); faras rabon kaj ŝtelon por oferi al Dio kandelon PrV ; (esti nur ŝajne kaj ekstere pia); la tuta ludo ne valoras kandelon (la rezulto ne valoras la penon) PrV ; de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo (malgranda kaŭzo, granda efiko) PrV ; perdi la kandelon el la kapo (perdi la orientiĝon, la saĝon) PrV .
angle:
candle
beloruse:
сьвяча, сьвечка
ĉeĥe:
svíce, svíčka
ĉine:
蜡烛 [làzhú], 蜡 [là], 烛 [zhú]
france:
bougie (chandelle), chandelle (bougie) al ĉiu sanktulo sian ~on: à chaque saint sa chandelle. la tuta ludo ne valoras ~on: le jeu n'en vaut pas la chandelle. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: petite cause, grands effets. perdi la ~on el la kapo: perdre la boule.
germane:
Kerze, Wachslicht, Talglicht
hispane:
vela
hungare:
gyertya
japane:
ろうそく, カンデラ
nederlande:
kaars gardu ~on por la nokto: bewaar een appeltje voor de dorst. la tuta ludo ne valoras ~on: het sop is de kool niet waard. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: klein oorzaak, groot gevolg. perdi la ~on el la kapo: zijn verstand verliezen.
norvege:
lys (talg-)
perse:
شمع
pole:
świeca, świeczka, gromnica Panu Bogu świeczkę, a diabłu ogarek. la tuta ludo ne valoras ~on: gra niewarta świeczki. perdi la ~on el la kapo: być bez piątej klepki.
portugale:
vela
ruse:
свеча, свечка la tuta ludo ne valoras ~on: игра не стоит свеч. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: от копеечной свечи Москва сгорела.
slovake:
sviečka
tibete:
ཡང་ལཱ་
ukraine:
свічка, свіча

*kandelingo

Ilo por fiksi kandelojn dum ilia brulado kaj lumigado: en la kandelingo sidis brulanta kandelo [9]; en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo [10]; tribranĉa kandelingo [11]; mi ankaŭ aĉetis en Memfiso sepobrakan kandelingon [12]; proksimiginte la kandelingon li deŝiris de l' frunto la bandaĝon [13]; pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon PrV . SUB:kandelabroVD:lampiono, lanterno, VD:lustro
angle:
candle stick, sconce
beloruse:
падсьвечнік, кандэлябр
ĉeĥe:
svícen
ĉine:
烛台 [zhútái], 蜡台 [làtái], 烛架 [zhújià]
france:
bougeoir, chandelier
germane:
Kerzenhalter, Kerzenständer
hispane:
candelero
hungare:
gyertyatartó
japane:
ろうそく立て [ろうそくたて], 燭台 [しょくだい]
nederlande:
kandelaar
perse:
شمعدان
pole:
świecznik, kandelabr
ruse:
подсвечник, канделябр
slovake:
svietnik (na sviečku)
ukraine:
свічник

Kandelfesto

KRI
Unu el la dekduopaj festoj (festata je la 2a de februaro), per kiu la Eklezio rememoras renkonton de la infano Jesuo kun Simeono en la Templo (Luko, 2:22–38): de unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro [14]; en la Kandelfesto okazis mia edziniĝo [15].
Rim.: Tiu enigma nomo, kiu eble pli bone konvenus al la juda Ĥanuko, estas ŝuldata al la kutimo beni je tiu tago kandelojn por la altaro kaj por aliaj ritaj uzoj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
Candlemass
beloruse:
Грамніцы, Стрэчаньне
france:
Chandeleur
germane:
Kerzenfest, Mariä Lichtmess
nederlande:
Maria-Lichtmis
pole:
Ofiarowanie Pańskie, Matki Boskiej Gromnicznej
ruse:
Сретение

administraj notoj