tradukoj: be bg cs de en fr hu nl pl ru sk

klavicen/o PIV1 , klavecen/o, klavcen/o MuzTerm

klaviceno, klaveceno, klavceno  

MUZ Eŭrop-devena granda klavara kordinstrumento, populara de la 15a ĝis la 18a jarcentoj, en kiu kordojn pinĉas plumtuboj: la klaviceno estis tiel malnova, ke ties kordoj kantis daŭre kaj mallaŭte responde al ĉiuj ĉirkaŭe estigitaj sonoj [1]; klavicena nun ĉe Johano / muziko laŭ olda emano [...] eĉ se sonoriloj sonoris / klaveceno bruon perforis / ĝi estas forta instrumento [2].

klaviceneto  

MUZ
Senkrura, portebla kordinstrumento simila al klaviceno pli ŝatata por privata uzo de muzik-diletantoj: klaviceneto aŭ spineto estas konstruformo de klaviceno, […] la kordoj pasas oblikve-flanke al la klavaro, kio ebligis [lok]ŝparan konstrumanieron [3]. SIN:spineto

tradukoj

anglaj

~o, klaveceno, klavceno: harpsichord; ~eto: spinet, ottavino, virginal.

belorusaj

~o, klaveceno, klavceno: клявэсін; ~eto: сьпінэт.

bulgaraj

~o, klaveceno, klavceno: клавесин, чембало.

ĉeĥaj

~o, klaveceno, klavceno: cembalo, clavecin, clavicembalo, harpsichord.

francaj

~o, klaveceno, klavceno: clavecin; ~eto: épinette, ottavino, virginal.

germanaj

~o, klaveceno, klavceno: Cembalo; ~eto: Spinett, Ottavino, Virginal.

hungaraj

~o, klaveceno, klavceno: csembaló; ~eto: spinét, virginál.

nederlandaj

~o, klaveceno, klavceno: klavecimbel; ~eto: virginaal, spinet.

polaj

rusaj

~o, klaveceno, klavceno: клавесин; ~eto: спинет.

slovakaj


fontoj

1. Konstantin Paustovskij, trad. A. Sidorov: Blinda kuiristo, Nica Literatura Revuo, 1957-09 ĝis 10, numero 3/1, p. 10-14a
2. Jan Stanisław Skorupski: Soneto ĉifoje johana
3. Vikipedio, Klaviceneto


ℛevo | datumprotekto | klavicen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/02/16 16:10:20