klingon/o

klingono

Ano de batalema raso de eksterteranoj en la fikcia universo de Star Trek: la klingona apartenas al la klingonoj, kiuj estas alimonda raso en la startreka fikcia universo [1]; klingonoj – la konata, batalema raso kun sia fokuso pri milito kaj honoro – ofte estis komparataj kun teraj nacioj kiel rusoj aŭ mongoloj [2].
1. Federiko Gobbo kaj Yuri Gamberoni: Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton
2. André Müller: Minoritatoj en Star Trek, Kontakto 2014:3
angle:
Klingon (alien)
beloruse:
клінгон
ĉine:
克林贡人 [kèlíngòngrén]
france:
klingon (vira) (extraterrestre), klingonne (ina)
germane:
Klingone (vira), Klingonin (ina)
interlingvae:
klingon
japane:
クリンゴン人 [くりんごんじん]
nederlande:
Klingon (alien)
tokipone:
jan pi ma Sinan

klingona

1.
(malofte) Rilata al klingonoj, ilia kulturo aŭ ŝtato: la konflikto inter la Federacio, al kiu la Tero apartenas, kaj la Klingona Imperio forte similas al la malvarma milito inter Usono kaj la komunismaj reĝimoj en Eŭrazio [3]; simile al la lernado de fremda lingvo, klingonistoj, alivorte homoj lernantaj la klingonan, havas kulturan referencon, kiu estas ĝuste la klingona kulturo apartenanta al la startreka universo [4].
2.
Planlingvo kreita de Marc Okrand por la filmoj kaj televidserioj de Star Trek, parolata de klingonoj en la fikcia universo de Star Trek: la ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek [5]; kiel ekzemplo [de fikciaj lingvoj,] la dua kategorio [de planlingvoj,] oni povus mencii krom la elfa lingvo de Tolkien, la klingonan lingvon inventitan por la televida serio Star Trek [6]; en nia katalogo vi trovas dokumentojn pri ĉirkaŭ 500 planlingvoj, precipe pri Esperanto, Ido kaj Interlingua, sed ankaŭ pri elfaj lingvoj kiel la sindara kaj la kvenja lingvoj aŭ pli novaj projektoj kiel la Klingona kaj Toki Pona [7].
3. André Müller: Minoritatoj en Star Trek, Kontakto 2014:3
4. Federiko Gobbo kaj Yuri Gamberoni: Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton
5. Vikipedio, Klingona lingvo
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo
7. retejo de Österreichische Nationalbibliothek: Havaĵoj de la Kolekto por Planlingvoj
angle:
Klingon (language) ~isto: Klingon speaker.
beloruse:
1. клінгонскі 2. клінгонская (мова)
ĉine:
2. 克林贡语 [kèlíngòngyǔ]
france:
klingon (langue)
germane:
1. klingonisch 2. klingonische Sprache, Klingonisch
ide:
2. Klingon-linguo
indonezie:
2. bahasa Klingon
interlingvae:
2. lingua klingon
japane:
1. クリンゴン人の [くりんごんじんの], クリンゴンの [くりんごんの] 2. クリンゴン語 [くりんごんご]
nederlande:
1. Klingon- 2. Klingon (taal)
tokipone:
~isto: jan pi toki Sinan. 2. toki Sinan
volapuke:
~isto: Klingonapükan. 2. Klingonapük

administraj notoj