klink/o V

klinko

TEK
1.
Peco de pordofermilo, konsistanta el metala dika lameno, pivotfiksita ĉe unu ekstremaĵo, kaj kiun oni povas levante aŭ mallevante enigi en hokon fiksitan ĉe la pordokadro: blanka ligna pordeto kun klinko [1]. VD:kliko, riglilo

tradicia klinko
CC BY 2.0  [2]
2.
Brakforma pordanso kiun oni turnas, por malfermi: la ortangulan formon de la klinko ili rektigis en linion tiel, ke oni povis la pordon malfermi nur prenante ĝin per ambaŭ manoj [3]; bizaraĵojn tie spertis ĉefministro dum 2000-2001, iun nokton iu provis eniri lian dormoĉambron, manipulante la klinkon [4]; mia mano samzorge turnis la klinkon de la pordo, kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ ŝtelisto [5].

klinko ĉe neceseja pordo, domo Töller, Kolonjo, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [6]
1. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p. 80
2. Dave&Lynne Slater from Cumbria, United kingdom, Flickr: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Latch_lock.jpg
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio
4. Monato, Isikawa Takasi: Fantomo-domo, 2013
5. Monato, Eriko Navaro: Sonorila aŭguro - Rememoriga plendletero, 2014
6. Superbass, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Klotuer-toeller-1.jpg
angle:
1. latch, spring bolt
beloruse:
1. клямка, зашчапка, засаўка 2. ручка (дзьвярная)
ĉeĥe:
1. klika dveří, petlice, závora
ĉine:
門閂 [ménshuān], 門把手 [ménbǎshǒu]
france:
1. loquet
germane:
Klinke
hispane:
1. manija de puerta, manilla de puerta, picaporte
japane:
掛金 [かけがね]
katalune:
1. pestell, forrellat
nederlande:
1. klink
pole:
1. haczyk, klamka
rumane:
1. cârlig, mâner
ruse:
1. дверной крюк, щеколда, задвижка
slovake:
1. kľučka na dverách, závora
ukraine:
клямка, засувка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.