Komunumo de samoficaj personoj:
la kolegio de la pontifikoj, de la aŭguroj, de la kardinaloj;
tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj
[1];
la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta
kolegio
[2];
Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al
la
Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj:
antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008, antaŭ ol la ŝtatoj
konfirmis
la voĉdonan kolegion, kaj antaŭ la kunveno por akcepti la
voĉdonan kolegiaron
[3];
la 25-kapa komisiona kolegio povis ekpreni sian laboron la 22an
de novembro
[4].
komisiono,
kolegaro
Instituto aŭ fakultato:
en la jaro 1887 oni malfermis […] lernejon de
agronomio, de belaj artoj,
de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inĝenieroj
de montolaboroj
FK;
D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj
cirkonstancoj forlasi
en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista
predikisto
FK;
libroj […] elĵetitaj kiel superfluaj el
universitataj
bibliotekoj britaj kaj ankoraŭ enhavantaj la stampojn de
prestiĝaj
institucioj, ekzemple kolegioj de la Universitato de Oksfordo
[5];
post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en
Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn
[6].
akademio1,
asocio