konsistenc/o PIV1

konsistenco

FIZKUI Fizika strukturo de solida, amorfa aŭ likva substanco, karakterizata per tiaj ecoj, kiel moleco, rigideco, elasto, viskozeco, kompakteco ktp: la konsistenco de koto, butero, ĵeleo, granito, lakto; konsistenco likva, pasta, elasta, spongeca, kompakta; boligi sukon ĝis la konsistenco de densa siropo; alŝutu al la spicita legomkaĉo farunon por ricevi konsistencon de pasto [1]. VD:teksturo
Rim.: Oni ne uzu „konsistenco“n por esprimi ideon de harmonia, konsekvenca, senkontraŭdira tuto: ĉi tiun ideon en Esperanto tradicie esprimas kohero. Ekz-e al la angla „consistent theory“ respondas „kohera teorio“. [Sergio Pokrovskij]
1. J. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj, Vegetarismo: komforto sen perforto
beloruse:
кансыстэнцыя
ĉeĥe:
konzistence
ĉine:
質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù], 質量 [zhìliàng], 一致性 [yīzhìxìng]
france:
consistence
germane:
Konsistenz, Beschaffenheit
hungare:
állag, konzisztencia
nederlande:
consistentie, dichtheid
pole:
konsystencja
portugale:
consistência
rumane:
consistență
ruse:
консистенция
slovake:
konzistencia

administraj notoj