*kugl/o

*kuglo

Malgranda peco de malmola metalo kun proksimume konusa formo, kiun oni elĵetas per ĉiaj porteblaj pafiloj: pafu, mi ne timas viajn kuglojn [1]; kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas [2]! mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas [3]! la soldatoj dum kelke da minutoj superŝutis ilin per plumbaj kugloj [4]; kugloj […] siblis ĉirkaŭ mi [5]; kuglo frakasis al li la dekstran manon [6]; frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero [7]; kuglo trafis lin en la kruron [8]. TUT:kartoĉo
angle:
bullet, shot
beloruse:
куля
ĉeĥe:
koule, kule, kulka, střela
ĉine:
[dàn], 彈 [dàn], 枪弹 [qiāngdàn], 槍彈 [qiāngdàn], 子弹 [zǐdàn], 子彈 [zǐdàn], 枪子 [qiāngzǐ], 槍子 [qiāngzǐ]
france:
balle (d'arme à feu)
germane:
Kugel, Gewehrkugel
hispane:
bala (de arma de fuego)
hungare:
lövedék, golyó
indonezie:
pelor, peluru
japane:
弾丸 [だんがん], たま, 小銃弾 [しょうじゅうだん]
nederlande:
kogel
pole:
kula, pocisk
portugale:
bala (de arma de fogo)
rumane:
glonț
ruse:
пуля
slovake:
guľka, strela
svede:
(gevärs)kula
ukraine:
куля

kuglego

Kanonkuglo: por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego [9]; Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda, ⫽ Kiel kapo, kuglego, el kanon’ svedlanda [10]; (figure) lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan [11].
beloruse:
ядро (гарматнае)
germane:
Kanonenkugel
japane:
砲弾 [ほうだん]

kugleto

Ŝrotero: en la kanaro zumis la kugletaĵo (ŝroto1) kaj krakis pafo post pafo [12]; la malfeliĉa gardisto, ricevinte en la ŝultron tutan ŝargon de kugletoj, falis flanken [13]; li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj [14].
angle:
shot (pellet)
beloruse:
шроціна, шрацінка, драбінка
ĉine:
小药丸 [xiǎoyàowán], 小藥丸 [xiǎoyàowán], 丸 [wán]
france:
grenaille de plomb
germane:
Schrotkugel
japane:
散弾 [さんだん]
ruse:
оружейная дробь

kuglingo

Parto de kartoĉo konsistanta el cilindra metala ujeto, kiu entenas pulvon kaj en kiu alĝustiĝas la kuglo: sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasiĝis fenestrovitroj [15].
angle:
case, casing
beloruse:
гільза
ĉeĥe:
nábojnice
france:
douille
germane:
Patronenhülse
hungare:
hüvely (lövedéké), patron (lövedéké)
indonezie:
selongsong
japane:
薬きょう [やっきょう]
nederlande:
patroon (van kogel)
pole:
nabój
rumane:
cartuș
ruse:
гильза
slovake:
nábojnica
ukraine:
гільза

administraj notoj

~ingo: Mankas dua fontindiko.