3kvast/o MT

kvasto

TEKS Ornama fasko el mallongaj fadenoj lanaj aŭ silkaj pendanta de vesto, kurteno, meblo...: ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan [1]; la kvasto sur mia fezo estis ornamita per arĝento [2]; [li] surhavis nigran doktorĉapelon, de kiu pendis kvasto kaj ŝajnis tre okupita [3]. PRT:franĝo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:38
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
angle:
tassel
beloruse:
кутас
ĉeĥe:
střapec
ĉine:
[yīng], 缨 [yīng], 穗飾 [suìshì], 穗饰 [suìshì], 繐 [suì], 䍁 [suì], 繸 [suì], 流苏 [liúsū], 流蘇 [liúsū], 紇 [hé], 纥 [hé], 旒 [liú]
france:
gland (ornement), pompon
germane:
Quaste, Troddel, Bummel
hispane:
borla
hungare:
bojt
japane:
ふさ飾り [ふさかざり]
katalune:
borla
nederlande:
kwast
pole:
frędzla, chwost (przest.)
portugale:
borla, penacho
ruse:
кисть (украшение)
slovake:
kystka, strapec
svede:
tofs
ukraine:
китиця (для прикраси), кутас

administraj notoj