tradukoj: en fr nl pl ro

kvir/o

kviro  

Iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp: kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis [1] ; kviroj estas ĉiuj, kiuj malakceptas la aliseksemismon [2]. VD:samseksemulo, gejo, lesbo, ambaŭseksemulo, senseksemo, transgenrulo

kvira  

Karakterizanta kviron; rilata al kviro: laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj [3] ; mi havas multajn kvirajn amikojn kaj ili komprenas min pli bone ol esperantistoj [4]. VD:samseksema, geja, lesba, ambaŭseksema, senseksemo, transgenra

tradukoj

anglaj

~o: queer; ~a: queer.

francaj

~o: queer; ~a: queer.

nederlandaj

~o: queer; ~a: queer.

polaj

~o: queer; ~a: dziwny.

rumanaj

~o: queer; ~a: ciudat.

fontoj

1. Becci Cat: La vivo kontinuas; ridu kaj batalu., Áya Dan, 2017-01-11
2. Kviro, Vikipedio
3. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
4. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20


ℛevo | datumprotekto | kvir.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2018/10/29 23:10:20