tradukoj: be br de el en fa fr hu la nl pl pt ru sv

Vegetaĵo kun bulbo kaj grandaj bonodoraj floroj,
genro el familio liliacoj
(Lilium):
lilio estas simbolo de pureco;
kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la
kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas
[2].

Vegetaĵo kreskanta en marĉoj, kun flavaj floroj kaj
verdaj botelformaj fruktoj,
genro el familio nimfeacoj
(Nuphar):
akvolilioj balanciĝadis sur la akvo
[3].

Plurjara vegetaĵo vivanta de Eŭropo ĝis
Orientazio, rizoma, kun belaj, unutage daŭrantaj floroj,
genro el familio liliacoj (Hemerocallis):
en Ĉinio, ankaŭ ekzistas floro de patrino
...
tagolilio estas ĝia komunuza termino
[4].
Ĉu temas pri Nuphar lutea ĉu pri Nymphaea alba? Flava estas la unua, sed la duan oni kutime nomas akvolilio aŭ foje nenufaro. [SC]