limed/o PIV2

limedo

KUI Manĝebla frukto de limedarbo, flava kiel citrono sed pli ronda kaj pli dolĉa: limedoj kreskas ĉefe en la subtropikaj aŭ tropikaj regionoj de la mondo [1]; li unue prezentis al klerikoj aŭ pastroj kelkajn ne tre altvalorajn donacetojn: laŭ la sezono, laktukon el Murcio, paron da limedoj, oranĝoj, persikoj aŭ piroj [2].
1. Vikipedio, Citrus latifolia
2. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
angle:
sweet lime
beloruse:
лімэта (плод), салодкі лайм
bulgare:
липа
ĉeĥe:
limetta
france:
citron doux, limette
germane:
Limette (Frucht)
nederlande:
limoen
pole:
cytryna rzymska
slovake:
limeta
ukraine:
берґамот

limedarbo, limedujo

BOT Specio de citruso, malalta dorna, kun malrektaj branĉoj kaj malgrandaj folioj (Citrus limetta).

limedujo, Botanika ĝardeno de Missouri
CC BY-SA 3.0  [3]
beloruse:
лімэта (расьліна)
france:
limettier doux, limonette
germane:
Limette (Busch)
latinece:
Citrus limetta
pole:
cytryna rzymska
ukraine:
берґамот

administraj notoj

~arbo, ~ujo: Mankas verkindiko en fonto.