tradukoj: cs de fr hu la sk

longan/o NePiv

longano  

KUI Frukto de longanarbo, malgranda ovoforma drupo roz- aŭ purpurkolora kun blanka, suka karno: longane granda perlo [1].

longanarbo, longanujo

BOT Orientazia kaj oceania arbo (Dimocarpus longan) kun manĝeblaj fruktoj: malantaŭ la lernejo fluis rivereto, sur kies bordoj kreskis longan-arboj [2].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: longan.

francaj

~o: longane; ~arbo, ~ujo: longanier.

germanaj

~o: Linkang-Früchte; ~arbo, ~ujo: Linkang-Baum.

hungaraj

~o: longan; ~arbo, ~ujo: longanfa.

latina/sciencaj

~arbo, ~ujo : Dimocarpus longan.

slovakaj

~o: longan.

fontoj

1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 92a, volumo 3a, p. 178a
2. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980


ℛevo | datumprotekto | longan.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2017/02/15 10:10:14