tradukoj: be bg ca cs de en fr hu la nl pt ru sk

mefit/o PV

mefito  

ZOO Malgranda mamulo kun dika malhela felo kaj blankaj strioj, vivanta en Ameriko, Indonezio, Filipinoj, kiu defendas sin, elŝprucigante malbonodoran likvaĵon; genro el familio mefitedoj (Mefitis); skunko: mefito […] havas longan, delikatan malhelbrunan ĝis bluete nigran hararon, blanka strio de kapo sur la nuko forkforme disiĝas [1]; Bambi estas la historio de malgranda kapreolo, […] kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo [2].

tradukoj

anglaj

~o: skunk.

belorusaj

~o: скунс.

bulgaraj

~o: скункс.

ĉeĥaj

~o: skunk.

francaj

~o: moufette.

germanaj

~o: Stinktier, Skunk.

hungaraj

~o: bűzborz, szkunk.

katalunaj

~o: mofeta.

latina/sciencaj

~o : Mefitis.

nederlandaj

~o: stinkdier.

portugalaj

~o: jaritataca, cangambá.

rusaj

~o: скунс, вонючка (животное).

slovakaj

~o: skunk.

fontoj

1. Vikipedio, Mefito
2. Vikipedio, Bambi


ℛevo | datumprotekto | mefit.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/09/18 19:10:15