tradukoj: be de en fr hu la nl pl pt ru

1molusk/oj PV

moluskoj  

ZOO Filumo de senvertebraj, dusimetriaj, molkorpaj bestoj (Mollusca): antaŭ la rampaĵoj estis en nia mondo nur moluskoj kaj fiŝoj, kaj antaŭ ili nur vegetaĵoj, sed tiaj, kiaj ne ekzistas hodiaŭ [1]; [ili] sin vivtenis per […] kolektado de mituloj, moluskoj kaj aliaj marbestoj [2]; en 2007 unua taksado pri la efektiva aĝo de la konkulo (405 jaroj) estis publikigita […], nova studo, plenumita en 2013, montris, ke tiu kalkulo estis erara, kaj ke la koncerna molusko fakte havis pliajn 102 jarojn [3]. PRT:cefalopodoj, gastropodoj, duvalvuloj

tradukoj

anglaj

~oj: mollusca, molluscs, mollusks.

belorusaj

~oj: малюскі.

francaj

~oj: mollusques.

germanaj

~oj: Weichtiere.

hungaraj

~oj: puhatestűek.

latina/sciencaj

~oj : Mollusca.

nederlandaj

~oj: weekdieren.

polaj

~oj: mięczaki.

portugalaj

~oj: moluscos.

rusaj

~oj: моллюски.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
2. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
3. Monato, Oliver Kim: Rekorda konkulo


ℛevo | datumprotekto | molusk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2019/02/19 19:10:22