tradukoj: be cs de en fr hu id la nl pl pt ru sk

*mustel/o

*mustelo  

ZOO Tre malgranda rabobesto; genro el familio musteledoj (Mustela), al kiu apartenas la ermeno kaj la plej malgranda vivanta rabobesto (Mustela nivalis): ĉu vi vidas tie la nubon, ― […] ĝi havas dorson tute kiel mustelo Hamlet ; ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn [1]; iam sciuro kaj mustelo eĉ nestis en lia domo surpinte de la pinoj [2]; Ŝi strabis lin streĉe kaj maltrankvile kiel mustelo en kaptilo [3]; li eskapis de ili kiel mustelo kaj post momento aperis super iliaj kapoj [4].

mustelo vizelo (Mustela nivalis), distrikto Jihočeský, Ĉeĥujo
CC BY-SA 3.0  [5]

tradukoj

anglaj

~o: weasel.

belorusaj

~o: куніца.

ĉeĥaj

~o: lasice.

francaj

~o: belette.

germanaj

~o: Wiesel, Hermelin, Nerz.

hungaraj

~o: menyét.

indoneziaj

~o: cerpelai.

latina/sciencaj

~o : Mustela; ~o : Mustela nivalis.

nederlandaj

~o: wezel.

polaj

~o: mustela.

portugalaj

~o: mustela, doninha.

rusaj

~o: куница.

slovakaj

~o: lasica.

fontoj

1. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
2. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo
3. Monato, Julian Modest: Patrino
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
5. Richenza, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lasice_kolčava_(Mustela_nivalis)_(1).jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | mustel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2018/12/05 18:10:23