tradukoj: ca cs en fr id sk

Narcis/o

Narciso

1.
NOM Vira antaŭnomo grekdevena: kiel infano, Narciso eklernis la gitaron, kaj baldaŭ li koncertis [1].
2.
MIT Antikva greka heroo, kiu enamiĝis al sia bildo spegulata en akvo: Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto [2].

narcisismo  

PSI Troa memamo: la poemo estas verkita en tercinoj, kaj ne mankas moketa aludo al la narcisismo de poetoj [3]; grupa narcisismo aŭ kolektiva narcisismo estas formo de narcisismo, kiam individuo tro amas sian propran grupon [4].

tradukoj

anglaj

N~o: Narcissus; n~ismo: narcissism.

ĉeĥaj

N~o: narcis; n~ismo: narcisizmus.

francaj

N~o: Narcisse (nom); n~ismo: narcissisme.

indoneziaj

N~o: Narcissus; n~ismo: narsisisme.

katalunaj

N~o: Narcís; n~ismo: narcisisme.

slovakaj

N~o: narcis; n~ismo: narcisizmus.

fontoj

1. -: Vivo de Narciso Yepes, [vidita en 2010]
2. P. S. Viana: Klonado: Elementaj Informoj, AERJ, 2002-05-02
3. B. Ragnarsson: Fekunda vario kaj necedema volo, Esperanto, 2001-06 (1137)
4. Vikipedio, Grupa narcisismo


ℛevo | datumprotekto | narcis1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2019/09/04 10:10:16