tradukoj: be br ca cs de el en es fr hu id la nl pt ru sk sv

*narcis/o

*narciso  

BOT Vegetaĵo asparagoparenca el la mediteranea zono, kies floroj havas pokalforman kromkoronon kaj intensan bonodoron; genro el familio amarilidacoj (Narcissus), i.a. kun la specio jonkvilo: la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj [1]; miloj da diversaj narcisoj malfermiĝas meze de majo [2]; legendo diras, ke narciso estas transformita el akva feino [3].

Floro de blanka narciso (Narcissus poeticus) ĉe lago Spechtensee, Stirio, Aŭstrujo
CC BY-SA 4.0  [4]

tradukoj

anglaj

~o: narcissus, daffodil.

belorusaj

~o: нарцыс.

bretonaj

~o: rozenn-gamm.

ĉeĥaj

~o: narcis.

francaj

~o: narcisse.

germanaj

~o: Narzisse.

grekaj

~o: νάρκισσος.

hispanaj

~o: narciso.

hungaraj

~o: nárcisz.

indoneziaj

~o: narsis.

katalunaj

~o: narcís.

latina/sciencaj

~o : Narcissus.

nederlandaj

~o: narcis, paasbloem.

portugalaj

~o: narciso.

rusaj

~o: нарцисс.

slovakaj

~o: narcis.

svedaj

~o: narciss.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
2. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
3. -: El Ĉinaj Gazetoj, El popola Ĉinio, 1999-05
4. Uoaei1, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Narcissus_poeticus_Spechtensee_01.JPG

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | narcis.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2019/09/02 17:10:17