*nep/o

*nepo

GEN
Filo de la filo aŭ filino rilate al ties gepatroj: nepoj estas krono de maljunulinoj [1]; ĉion ĉi tion […] iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo [2]; de antikveco avino amegas sian nepon [3]; la nepoj vin benos, se vi pacience eltenos [4]; li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato PrV ; (figure) nia eŭropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj […] [5].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:6
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 56a, p. 250a
4. L. L. Zamenhof: La Vojo
5. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
angle:
grandson
beloruse:
унук
bretone:
mab-bihan
ĉeĥe:
vnuk
ĉine:
孙子 [sūnzi], 孫子 [sūnzi], 孙 [sūn], 孫 [sūn], 外孙 [wàisūn], 外孫 [wàisūn], 外孙子 [wàisūnzi], 外孫子 [wàisūnzi]
france:
petit-fils
germane:
Enkel
greke:
εγγονός
hebree:
נכד
hispane:
nieto
hungare:
unoka
ide:
nepotulo
indonezie:
cucu
japane:
[そん]
nederlande:
kleinzoon
perse:
نوه (پسر)
pole:
wnuk
portugale:
neto
ruse:
внук
slovake:
vnuk
svede:
barnbarn (pojke), sonson, dotterson
tibete:
ཚ་བོ་
turke:
erkek torun
ukraine:
внук, онук
volapuke:
posson

*nepino

GEN
Filino de la filo aŭ filino rilate al ties gepatroj: mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino [6] Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si [7]; la tri propraj nepinoj ricevis malpli da zorgo en la ĉiutaga vivo [8].
angle:
granddaughter
beloruse:
унучка
bretone:
merc'h-vihan
ĉeĥe:
vnučka
ĉine:
孙女 [sūnnǔ:], 孫女 [sūnnǔ:], 外孙 [wàisūn], 外孫 [wàisūn], 孙 [sūn], 孫 [sūn], 孙子 [sūnzi], 孫子 [sūnzi], 孙女 [sūnnǚ], 孫女 [sūnnǚ], 孙儿 [sūnr], 孫兒 [sūnr]
france:
petite-fille
germane:
Enkelin
hispane:
nieta
hungare:
unoka
ide:
nepotino
indonezie:
cucu
japane:
孫娘 [まごむすめ]
nederlande:
kleindochter
perse:
نوه (دختر)
pole:
wnuczka
portugale:
neta
ruse:
внучка
slovake:
vnučka
svede:
barnbarn (flicka), sondotter, dotterdotter
tibete:
ཚ་མོ་
turke:
kız torun
ukraine:
внука, онука
volapuke:
posdaut

genepoj

Nepo(j) kaj nepino(j): ŝi timas […] enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj Marta ; mi estas pensiulo […] kun du filinoj kaj kvin genepoj (inter ili ĝemelinoj) [9]; la ministro ne volas komunikiĝi kun siaj gefiloj kaj genepoj kaj ilin eĉ ne agnoskis [10].
angle:
grandchildren
beloruse:
унукі
france:
petits-enfants
germane:
Enkelkinder
ide:
genepoti
nederlande:
kleinkinderen

genepo

(malofte)
GEN Ido de la filo aŭ filino rilate al ties gepatroj: kompreneble li ne deziris, ke lia unua genepo naskiĝu sklavo [11].
Rim.: Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin. Vidu la duan sencon de ge-.
11. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
angle:
grandchild
beloruse:
унук ці ўнучка
ĉeĥe:
vnouče
ĉine:
孙子 [sūnzi], 孫子 [sūnzi], 外孙 [wàisūn], 外孫 [wàisūn]
dane:
barnebarn
france:
petit-enfant
germane:
Enkelkind
hungare:
unoka
ide:
nepoto
indonezie:
cucu
islande:
barnabarn
nederlande:
kleinkind
perse:
نوه
svahile:
mjukuu
svede:
barnbarn
turke:
torun
volapuke:
poscil

*pranepo, postnepo

GEN
Filo de nepo aŭ nepino: la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [12]; lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj[13]; atendu min antaŭ la domo de mia pranepo PrV ; Dio […] donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn [14]! Alfred Nobel estas unu el liaj postnepoj [15].
angle:
great-grandson
beloruse:
праўнук
bretone:
mab-kuñv
ĉeĥe:
pravnuk
ĉine:
曾孙 [zēngsūn], 曾孫 [zēngsūn], 重孙子 [chóngsūnzi], 重孫子 [chóngsūnzi]
france:
arrière-petit-fils
germane:
Urenkel
greke:
δισέγγονος
hebree:
נין
hispane:
bisnieto
hungare:
dédunoka
ide:
posnepotulo
indonezie:
cicit
japane:
ひ孫 [ひまご]
nederlande:
achterkleinzoon
perse:
نتیجه (فرزند نوه، پسر)
pole:
prawnuk
portugale:
bisneto
ruse:
правнук
slovake:
pravnuk
svede:
barnbarnsbarn (pojke), barnbarnsson
ukraine:
правнук
volapuke:
posposson

pranepino, postnepino

GEN
Filino de nepo aŭ nepino: la Vilao Muzeo estas nune posedo de [l]ia pranepino [16]; Morris De Ketelaere […] estas la prapatro de granda antverpena esperantista familio, kun i.a. […] Karlijn Van Damme (pranepino) [17].
angle:
great-granddaughter
beloruse:
праўнучка
ĉeĥe:
pravnučka
ĉine:
曾孙女 [zēngsūnnǔ:], 曾孫女 [zēngsūnnǔ:], 重孙女 [chóngsūnnǔ:], 重孫女 [chóngsūnnǔ:]
germane:
Urenkelin
hispane:
bisnieta
hungare:
dédunoka
ide:
posnepotino
indonezie:
cicit
nederlande:
achterkleindochter
perse:
نتیجه (فرزند نوه، دختر)
pole:
prawnuczka
portugale:
bisneta
slovake:
pravnučka
svede:
barnbarnsbarn (flicka), barnbarnsdotter
volapuke:
posposdaut

administraj notoj

ge~o: Mankas dua fontindiko.