tradukoj: be ca cs de en es fr he hu nl pl pt ru tr vo zh

Virseksa ido, rilate al la gepatroj:
hieraŭ mi renkontis vian filon
[1];
Georgo instalis siajn pli aĝajn filojn „en la
Rusa lando“[2]

Igi iun sia filo, adopti.

Inseksa ido, rilate al la gepatroj:
tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia
filino [3];
mia plej juna filino naskiĝis surda[4].

Honora nomo de reganto, precipe fama kiel titolo de la antikvaj
ĉinaj imperiestroj:
vi Oziriso Ramzes, eterne vivanta filo de la ĉielo,
naskita de la diino Nut
[5];
la feŭda imperiestro estas la „Filo de la
Ĉielo“, tute diferenca de la ordinaruloj
[6].
Edzo de la filino:
Ned, kun la helpo de unu el siaj bofiloj, sekvis tiun
instrukcion[7].
Edzino de la filo:
iun dimanĉon ŝi invitis al la tagmanĝo
ambaŭ estontajn bofilinojn[8].
Filo el antaŭa edziĝo, rilate al la nova
edzo aŭ edzino.
Filino el antaŭa edziĝo, rilate al la nova
edzo aŭ edzino:
dume ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco
[9].