2nimb/o

nimbo

1.
BELA Kolora fono, kiu distinge ĉirkaŭas la kapon aŭ la korpon de figuro; aŭreolo: kaj Maria kaj Kristo […] havas rondajn, ebenajn nimbojn, kiuj simbolas ilian diecon [1].
2.
Nebula heleco aŭ koloro ĉirkaŭanta objekton; haloo: de alto de dek-mil futoj, kvazaŭ de la ĉielo la kaskado fluge ĵetas sin suben, kaj ĉirkaŭ ĝi prezentiĝas nimbo jen ruĝa jen purpura [2].
3.
(figure) Iel impona ŝajno, prestiĝo: doni al la afero nimbon de oficialeco; aperas tiuj […] kiujn ni difinas per la vorto „profeto“; nevidebla nimbo ĉirkaŭas iliajn kapojn, sonas neaŭdebla muziko, neflareblaj aromoj leviĝas el mistikaj ĝardenoj [3].
1. -: Berlinghiero, Madono kaj Infano, tumblr, 2013-10-09
2. Zhāng Jiǔ Líng, trad. Xiong Linping: La akvofalo, poezio.net, 2014
3. Lidia Zamenhof: Homo, Dio, Profeto, La Nova Tago, 1930-12 (6/3)
angle:
halo, nimbus
beloruse:
німб, арэол
ĉeĥe:
aureola, svatozář
ĉine:
光晕 [guāngyùn], 光暈 [guāngyùn], 日月晕 [rìyuèyùn], 日月暈 [rìyuèyùn]
france:
auréole, nimbe
germane:
Nimbus
hungare:
nimbusz, dicsfény
japane:
後光 [ごこう], 光輪 [こうりん], 光の輪 [ひかりのりん]
katalune:
nimbe, aurèola
nederlande:
nimbus, aureool, stralenkrans
pole:
nimb
portugale:
auréola, aura, nimbo
rumane:
nimb
ruse:
нимб, ореол
slovake:
aureola, nimbus, svätožiara
ukraine:
німб, сяйво, ореол

administraj notoj