nitrogen/o PV

nitrogeno (N)

KEM Azoto: la plej grava propreco de la humuso (humo) estas ties kapablo teni la elementon nitrogeno en organika kombinaĵo [1]; plia poluado de riveroj pro nitrogeno el sterkoj kaj el la urino de la bovinoj [2].
Rim.: Iuj aŭtoroj asertas, ke la vorto „azoto“ estas „eksa neĥemia nomo“ kaj ke nun preferindas uzi la vorton „nitrogeno“. Probable tiuj aŭtoroj senpripense projekcias eksteren la vortuzon de sia nacia lingvo. En Esperanto la vorto „azoto“ estas Fundamenta, kaj tial restos en la lingvo por ĉiam. Necesas seriozaj motivoj por arkaikigi kaj malrekomendi Fundamentan vorton, kaj ĉi-okaze tiaj argumentoj ne ekzistas aŭ estas nevalidaj. Unue, per si mem la vorto „azoto“ prezentas nenian malavantaĝon: ĝi estas nelonga, belsona, nekonfuzebla. Tiurilate ĝi estas eĉ pli bona ol „nitrogeno“, kiu estas pli longa, sonas simile al „hidrogeno“, kaj aspektas kvazaŭ kombino de „nitro“ kaj „geno“ (etimologie ĝuste tiel ja estas, sed en la kadro de Esperanto tia analizo estas ĝena, ĉar misgvida kaj malkohera kun la senco de „geno“). Due, la esperanta nomo ne nepre sekvas la ĥemian nomenklaturon: neniu proponas ŝanĝi „oro“n al iu „aŭrumo“. Trie, en multaj lingvoj la termino sametima kiel „azoto“ estas tute ĥemia, neniom arĥaika kaj en iuj el ili senrivala; ekz-e en la rusa, franca, itala, rumana, greka, pola. Kvare, se oni tamen volas anstataŭigi „azoto“n, tiam pli konvena alternativo estus nitro, malpli longa kaj reale produktiva en la nomenklaturo. [Sergio Pokrovskij]
1. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 2013
angle:
nitrogen
beloruse:
азот
bretone:
nitrogen
bulgare:
азот
ĉeĥe:
N, dusík, nitrogen, nitrogenium
ĉine:
[dàn]
france:
azote
germane:
Stickstoff
greke:
άζωτο
hungare:
nitrogén
itale:
azoto
japane:
窒素 [ちっそ]
latinece:
Nitrogenium
nederlande:
stikstof
norvege:
nitrogen
pole:
azot
portugale:
nitrogênio, nitrogénio (Port.), azoto
rumane:
azot
ruse:
азот
slovake:
dusík, nitrogén
ukraine:
нітроген (елемент), азот (проста речовина)

administraj notoj