tradukoj: be bg br ca cs de en es fi fr hu id it la nl pl pt ru sk sv

*azot/o

*azoto  

SCIKEM
1.  
KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 7, atompezo 14,0067; en scienco pli ofte uzata estas nomo nitrogeno: azoto estas grava parto de la proteinoj kaj nukleacidoj (16–17%), tamen el la tuta seka maso de biologiaj organismoj ĝi konsistigas nur 1–3%; salpetro entenas azoton. (N)
Rim.: En la ĥemiaj nomoj de azothavaj kombinoj ofte aperas terminformanta vortero: nitr....
2.
KEMTEK Simpla substanco el azoto1 (N2), ĉe la ordinaraj kondiĉoj ‐ senkolora, senodora, sengusta gaso, el kiu konsistas 78% de la aero; ĝi ne brulas kaj ebligas nek bruladon nek spiradon: mi scias, ke la aero konsistas el azoto, oksigeno [1]; tiaj du, tri ĥemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed ĉiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo [2]; likva azoto estas uzata en diversaj malvarmegigiloj.

azota  

KEM
Entenanta azoton: inter la azotaj sterkumoj iuj estas organikaj (ekz-e sterko, torfo), kaj aliaj, mineralaj; azota acido.

*azotacido  

KEM
Tre morda fluaĵo (la acido HNO3) uzata en industrio kaj gravurado: en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [3]. SIN:nitrata acidoVD:akvaforto.

tradukoj

anglaj

~o: nitrogen; ~acido: nitric acid.

belorusaj

~o: азот; ~a: азотны; ~acido: азотная кіслата. ~aj sterkumoj: азотныя ўгнаеньні.

bretonaj

~o 2.: dinitrogen; ~o: nitrogen; ~acido: trenkenn nitrek.

bulgaraj

~o: азот.

ĉeĥaj

~o: dusík; ~a: dusičnan; ~acido: kyselina dusičná.

finnaj

~o: typpi; ~a: typpi-; ~acido: typpihappo. likva ~o: nestetyppi.

francaj

~o: azote; ~acido: acide nitrique.

germanaj

~o: Stickstoff; ~acido: Salpetersäure, Scheidewasser.

hispanaj

~o: nitrógeno; ~acido: ácido nítrico.

hungaraj

~o: nitrogén; ~acido: salétromsav, választóvíz.

indoneziaj

~o: nitrogen.

italaj

~o: azoto.

katalunaj

~o: nitrogen; ~a: nitrogenat; ~acido: àcid nítric.

latina/sciencaj

~o: Nitrogenium.

nederlandaj

~o: stikstof; ~acido: salpeterzuur.

polaj

~o: azot; ~a: azotowy; ~acido: kwas azotowy. likva ~o: ciekły azot.

portugalaj

~o: azoto.

rusaj

~o: азот; ~a: азотный; ~acido: азотная кислота. likva ~o: жидкий азот; ~aj sterkumoj: азотные удобрения.

slovakaj

~o: dusík (hovor.), nitrogén; ~a: dusičnan; ~acido: kyselina dusičná.

svedaj

~o 1.: kväve; ~o 2.: kvävgas; ~acido: salpetersyra. likva ~o: flytande kväve.

fontoj

1. F. Tuglas, tr. Hilda DRESEN: El la pensotaglibro, Nica literatura revuo, 2:3
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 28a.
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §35.

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~acido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | azot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.38 2016/12/23 20:10:15