tradukoj: be bg br de en es fa fr hu it ja nl pl pt ru sk sv



Kombinaĵo de hidrogeno kun acida restaĵo
(SO42-,
NO3-, Cl- kaj aliaj),
kiu reagas kun metaloj kaj bazoj, formante
salojn, kaj ruĝigas lakmuson:
en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj:
vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj
[4].

Eta molekulo
konsistanta el acido (-COOH) kaj amino (-NH2 aŭ -NH-),
baza elemento de proteino:
la proteinaj fibroj entenataj de la silkaĵoj havas aminajn
acidojn utilajn al la homa sano, kiuj estas efikaj por
preventi radiadon de sunlumo
[5];
sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la
unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj
aminacidoj
[6].

Nukleacido
enhavanta la plenajn genajn informojn de ĉelo:
la desoksiribonuklea acido ... estas la portanto
de genetika informo
[7];
la strukturo de la DNA estis ... malkovrita en 1953
[8].

Granda molekulo el serio de
nukleotidoj,
trovebla en la ĉeloj de ĉiuj vivuloj:
Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ...,
esplorante pri nukleacido
[9];
laŭ nuna scio, el ĉiuj molekuloj sin reprodukti povas nur
molekuloj de nuklea acido
[10].

Nukleacido
povanta interalie kopii kaj transporti partan informon de
DNA-serio:
oni klasas la nukleajn acidojn en du kategoriojn: acidajn
acidojn (RNA), troviĝantajn ĉefe en la citoplasmo de
vivantaj ĉeloj kaj desoksiribonukleajn acidojn (DNA),
troviĝantajn en la nukleoj de ĉeloj
[11].