*gust/o UV

*gusto

1.
Sentumaĵo, kaŭzita de io (manĝaĵo aŭ trinkaĵo) en la buŝo per la lango, palato kaj nazo: la gusto de oleaj kukoj [1]; manao […] estis kiel la semo de koriandro […], ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo [2]; la vino havis ian aldonan guston [3]; amara gusto de ĉokolado [4]; sukerita kaj acida gustoj [5]; (figure) kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo [6]; fremda manĝo havas bonan guston PrV . VD:aromo gustoj
Rim.: Kvankam tradicie oni distingas la sensojn gusta, flara kaj palpa, ja ĉiuj tri en kombino perceptas la guston de io en la buŝo. [Wolfram Diestel]
2.
Kapablo ricevi de ia substanco agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon per la lango, palato kaj nazo: li havas bonan, delikatan, difektitan guston; ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto [7]; la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado [8]; mi plenigos la tasojn kaj ilin sukeros mem, ĉar mi sola konas la gustojn de miaj kunmanĝantoj [9]; nigra pano estos laŭ via gusto [10]; ĉu vi plenĝuos aŭ ne, tio dependos de viaj gusto kaj apetito [11]!
3.
(figure) Individua karakteriza prefero pri iuj aferoj plaĉantaj al iu; karakteriza ŝatmaniero: Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto [12]; ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo, ĉiu laŭ sia naturo kaj gusto [13]; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto [14]; diru malkaŝe: brunulinoj aŭ blondulinoj? […] mi volas nepre ekscii vian guston [15]; je la dua verko, tragedia opero, la mondo skuis la kapon: […] tio ne estas laŭ la nuntempa gusto [16]; la konversacio nun turniĝis al muzikaj temoj, kaj […] iliaj gustoj estas tre similaj [17]; kiom da homoj, tiom da gustoj PrV ; ĉiu havas sian propran guston PrV ; pri gustoj oni disputi ne devas PrV - VD:aprezo, plaĉo, ŝato1
4.
(figure) Sagaca kaj ĝusta sento pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko; bongusto, belgusto; sento pri estetiko: la fera balustrado aspektas kiel la pordo de tomba arkaĵo […] tio montras malbonan guston [18]! lia gusto estis ankoraŭ juna, tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon [19]; la kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto Marta ; kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj Marta ; oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston [20].
angle:
taste
beloruse:
1. смак 2. смак 3. густ 4. густ
ĉeĥe:
chuť, gusto, styl, vkus
ĉine:
口味 [kǒuwèi], 欣賞能力 [xīnshǎngnénglì], 鉴赏能力 [jiànshǎngnénglì], 味道 [wèidao], 調料 [diàoliào], 审美观 [shěnměiguān], 品味 [pǐnwèi], 味覺 [wèijué], 胃口 [wèikǒu], 滋味 [zīwèi]
france:
goût
germane:
Geschmack
hispane:
gusto, sabor 1. sabor fremda manĝo havas bonan ~on: la comida del vecino sabe mucho mejor, "de la viña del vecino, sabe mejor el racimo". 2. sentido del gusto 3. gusto personal ĉiu havas sian propran ~on: cada uno tiene su propio gusto. pri ~oj oni disputi ne devas: no se puede discutir sobre gustos, sobre gustos no hay nada escrito. 4. sentido de la belleza
hungare:
1. íz fremda manĝo havas bonan ~on: szomszéd asszony levesének sokkal jobb az íze. 2. ízlelőképesség 3. ízlés kiom da homoj, tiom da ~oj: az ízlések és pofonok különbözők. ĉiu havas sian propran ~on: mindenkinek megvan a maga ízlése. pri ~oj oni disputi ne devas: az ízlésekről nem lehet vitatkozni. 4. szépérzék
indonezie:
rasa
japane:
[み], 風味 [ふうみ], 味覚 [みかく], 趣味 [しゅみ], 好み [ごのみ]
nederlande:
smaak pri ~oj oni disputi ne devas: over smaken valt niet te twisten.
portugale:
gosto, sabor
ruse:
вкус
slovake:
chuť, vkus
tibete:
རོ་
ukraine:
смак

gusti

1.
(ntr)
(io) Kaŭzi agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj palato: li eltrovis, ke peceto da ĉokolado […] bone gustas [21]; la kafo gustas amare kaj malvarme [22]; la papriko dolĉe-delikate gustas [23]; la manĝaĵoj en la studenta manĝejo gustas pli bone ol iam ajn antaŭe [24]; la bulkoj gustas malfreŝe kaj seke [25]; tio gustas bone!– sed mi ne volas havi, estas tamen alkoholo [26]; mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe [27].
2.
(tr)
(malofte) Percepti la guston de io: ĉu vi nun gustas la cinamon [28]? li eble mem venos supren kaj gustos la amarajn oranĝojn [29]; se la lango gustas ĉiutage la saman, ĝi ne scias, kiel povus gusti alio [30]; (figure) ci foriros el la mondo, malgrandulo, […] antaŭ ol ci gustis ĉiujn la puŝojn kaj hakojn, atendantaj cin [31]. VD:gustumi
3.
(ntr)
(io)(figure) Esti agrabla aŭ malagrabla; kaŭzi plaĉon aŭ malplaĉon: la vivo gustas ligne [32]; mi notis en la fino de mia teksto, ke la libro gustas je pli [33]; je la kajo […] alvena kiso gustis promesdone [34]; mi asertadis ke amoj kun Esperanto gustas pli bone [35]. VD:plaĉi
angle:
to have flavor, taste
ĉeĥe:
chutnat, mít chuť
ĉine:
吃起來有的味道 [chīqǐláiyǒudewèidào]
france:
avoir du goût, délecter
germane:
schmecken
hispane:
gustar
hungare:
1. íze van 3. ízlik
indonezie:
terasa
japane:
味がする [あじがする]
nederlande:
smaken
ruse:
иметь вкус (чего-л., как что-л.)
slovake:
mať chuť
ukraine:
смакувати, мати смак (чого-н.), віддавати, чути (чим-н.)

gustigi

1.
KUI Doni guston al manĝaĵo; spici1: bona saŭco gustigas fiŝon; dolĉigita kaj gustigita deserto [36]; malsato plej bone gustigas la manĝon PrV .
2.
(figure) Igi agrabla: tiu pruvo gustigis al li la sportojn; la romano bongustigas per sensacio pripensindajn temojn [37]; por kapti ezokon, bongustigu la hokon PrV .
36. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
37. Monato, Filmotondro, 94/02
angle:
1. to season, flavor (usone), flavour (brite)
beloruse:
мець смак
ĉeĥe:
ochutit
france:
donner du goût, assaisonner, relever (le goût de)
germane:
schmackhaft machen
hispane:
dar sabor, aliñar, condimentar
hungare:
1. ízesít, megízesít, ízletessé tesz 2. megkedveltet
indonezie:
1. membumbui
japane:
味をつける [あじをつける]
nederlande:
doen smaken
ruse:
придавать вкус
slovake:
ochutiť
ukraine:
надавати смаку, приправляти

*gustumi

(tr)
1.
Intence esplori, provi guston de io: mi gustumis iom el ĉi tiu mielo [38]; la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis […] en la botelo kaj en la plado [39]; tio estas plej bongusta, li diris, gustumis kaj fine manĝis tutan [40]; [li] gustumetis la enhavon de sia glaso [41]; mi gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin [42]. VD:frandi
2.
(figure) Ĝui aŭ sperti ion: estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio [43]; mi naĝigis ilin suden, por tie gustumi salan akvon (dronigi) [44]; [li] gustumis lukson kaj povon [45]; la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi [46]; ju pli la homo gustumis da maldolĉo, des pli deziras li dolĉon [47].
angle:
to taste, sample
beloruse:
каштаваць (на смак), пакаштаваць, адведваць
ĉeĥe:
chutnat, ochutnávat
ĉine:
品味 [pǐnwèi], 味 [wèi], 品 [pǐn], 嘗 [cháng]
france:
goûter (essayer une nourriture, prendre plaisir à), déguster
germane:
kosten, verkosten, abschmecken, probieren
hispane:
saborear
hungare:
megízlel
indonezie:
mencicipi, merasai
japane:
味わう [あじわう], 味見する [あじみする], 楽しむ [たのしむ], 鑑賞する [かんしょうする]
nederlande:
proeven
portugale:
provar (comida), saborear
ruse:
пробовать на вкус, отведать, дегустировать
slovake:
ochutnať
tibete:
བྲོ་བ་མྱོང་
ukraine:
пробувати на смак, куштувати

gustuminda

Kiun indas gustumi – normale pro ĝia bongusto: [li] prezentas al oni kiel trinkaĵon refreŝigan, gustumindan [48]; elŝeliĝas la dolĉa kerno gustuminda de frukto [49]. VD:delica1, delikata1.a, frandinda
48. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, KINO
49. N. Rossi: Pri la lingvo serena de Baldur Ragnarsson, Beletra Almanako, 2011-02 (10)
angle:
tasty
beloruse:
варты, каб пакаштаваць, смачны
france:
délicieux
germane:
lecker, schmackhaft, köstlich
indonezie:
enak, lezat, sedap

antaŭgusto

Anticipe imagata gusto: ŝi plenigis teleron per dekduo da artiŝokoj […] kaj sidiĝis, antaŭgustumante la amatan frandaĵon [50]; (figure) ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo — kisu min [51]; (figure) kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi [52]; (figure) la tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj [53].
angle:
foretaste
beloruse:
прадчуваньне
france:
avant-gout
germane:
Vorgeschmack
hispane:
imaginar (anticipar) el sabor
nederlande:
voorsmaak
ruse:
предвкушение

bongusta

1.
(io) (pri nutraĵo ks) Havanta agrablan guston: mi manĝis bongustan ovaĵon [54]; lia patrino faris bongustan manĝaĵon, kian amis lia patro [55]; sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj [56]; la cigaro ne ŝajnas al mi bongusta [57]; la pluvo estas bongusta kaj vigliga [58]! (figure) sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta PrV ; frukto malpermesita estas plej bongusta PrV ; bongusta peco longe ne atendas PrV .
2.
(figure) Montranta estetikan guston4: bongusta kritikisto; kunsidis klera kaj bongusta homo, kiu favore subtenis tion, kion diris la markizino [59]; floroj […] estis dismetitaj ĉirkaŭe en la plej bongusta senordeco [60].
angle:
tasteful
beloruse:
1. смачны 2. густоўны
ĉeĥe:
chutný, lahodný
ĉine:
1. 鮮美 [xiānměi]
france:
1. bon (au goût) 2. de bon gout
germane:
1. köstlich, vorzüglich, lecker 2. geschmackvoll
hispane:
1. rico, sabroso, exquisito 2. con gusto
hungare:
1. jóízű, ízletes 2. jó ízlésű
indonezie:
enak, lezat, sedap
japane:
おいしい, うまい, 趣味の良い [しゅみのいい]
nederlande:
1. lekker, smakelijk 2. smaakvol
portugale:
1. saboroso 2. de bom gosto (pessoa)
ruse:
1. вкусный 2. с хорошим вкусом
slovake:
chutný
tibete:
བྲོབ་ཆེན་པོ་
ukraine:
смачний, добрий (на смак)

bongusti

(ntr)
Prezenti bonan, agrablan guston: la pomoj ĉi tie paradize bongustas [61]; la kombino de kafo kaj rumo bongustis [62].
61. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
62. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Trinkebla piso
angle:
to have good taste
beloruse:
мець добры смак, быць смачным
ĉeĥe:
být chutný, chutnat
france:
être bon (au gout)
germane:
gut schmecken
hispane:
estar bueno, tener buen sabor
slovake:
chutiť

kromgusto

Malĉefa, malpli rimarkebla gusto: (figure) maljuneco povas esti amuza, sed kun ĉiama tragedia kromgusto [63]; (figure) se tiuj genocidoj estas plene prisilentataj, tiam la internacia tago havas tre amaran kromguston [64].
63. S. Belov: La lasta tago en Bonaero, 2016-04-17
64. Monato, Paŭl Peeraerts: Amara kromgusto, 2013
beloruse:
прысмак (пабочны смак)
ĉine:
余韵 [yúyùn], 回味 [huíwèi]
germane:
Beigeschmack

postgusto PIV1

Gusto, ofte malagrabla, kiu aperas post manĝo aŭ trinko: (figure) kun amara postgusto li rememoris pri knabino, tiel anĝeleca [...] ke li metus por ŝi sian manon en la fajron [65].
angle:
aftertaste
ĉine:
余味 [yúwèi]
france:
arrière-goût
germane:
Nachgeschmack
hispane:
regusto, sabor de boca
hungare:
utóíz, szájíz
japane:
後味 [あとあじ]
nederlande:
nasmaak, afdronk
ruse:
привкус, послевкусие
ukraine:
присмак

sengusta

1.
(io) Indiferenta por la palato aŭ la spirito; senkaraktera, seninteresa: azoto estas senkolora, senodora kaj sengusta gaso; oni manĝas sengustaĵon sen salo [66]; akvo likas senguste tra mia gorĝo [67]; [li] englutis grandegajn kvantojn de la sengusta, fadena kaj pastema turka konfitaĵo [68].
2.
(iu) Ne posedanta estetikan guston4: senguste pompa kaj bombasta stilo [69]; sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste Fab3 ; ŝi estis laca […] de amindumaj rigardoj kaj sengusta flataĵo [70]; [tio] finiĝas kiel sengusta ludo de marionetoj [71].
angle:
tasteless
beloruse:
1. нясмачны, бяз смаку 2. безгустоўны, неэстэтычны
ĉeĥe:
bez chuti, bez vkusu, nechutný, nevkusný
ĉine:
乏味 [fáwèi], 不可口 [bùkěkǒu], 沒有味道 [méiyǒuwèidao], 庸俗 [yōngsú], 沒味兒 [méiwèir], 无味 [wúwèi]
france:
sans goût, insipide, vulgaire (dépourvu de goût)
germane:
geschmacklos 1. fade (ohne Geschmack)
hispane:
mal gusto (vestir, decorar), sin gusto, vulgar 1. insípido, insulso
hungare:
1. ízetlen 2. ízléstelen
indonezie:
hambar
japane:
味のない [あじのない], おもしろみのない, 無味乾燥な [むみかんそうな]
nederlande:
smaakloos
portugale:
1. insípido, insulso
ruse:
безвкусный
slovake:
bez chuti, bez vkusu, nechutný, nevkusný
ukraine:
несмачний, позбавлений смаку, без смаку

vingustumado

Ekprovi la guston kaj kvaliton de la vinoj: elekti inter vingustumado aŭ ripozado ĉe varmega parko [72]; bona vingustumisto rekonas la originan landon je la unua sorbo, la grundon je la dua kaj la jaron je la tria.
72. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, En la lando de la kuloj – Kronikoj de IJS 2013
angle:
vin~umisto: wine taster.
beloruse:
vin~umisto: дэгустатар він.
ĉeĥe:
vin~umisto: koštér, koštéř, koštýř, ochutnávač vína.
france:
vin~umisto: dégustateur (de vin).
germane:
Weinverkostung vin~umisto: Weinverkoster.
hispane:
vin~umisto: degustador, catador.
hungare:
vin~umisto: borkóstoló.
indonezie:
vin~umisto: pencicip anggur.
japane:
vin~umisto: ワイン鑑定人 [わいんかんていじん].
nederlande:
vin~umisto: wijnproever.
portugale:
vin~umisto: degustador, provador.
ruse:
vin~umisto: дегустатор.
slovake:
vin~umisto: ochutnávač vína.
ukraine:
vin~umisto: деґустатор вин.

administraj notoj