tradukoj: de fr hu la nl pl pt ru

2onobrik/o PV

onobriko  

BOT Jara aŭ dujara herbospeco kun grapolaj floroj, kreskanta en mezvarmaj eŭropaj kaj aziaj landoj, genro el familio fabacoj (Onobrychis); unu specio estas uzata kiel furaĝa herbo: Antonio tiam kolektis sekajn branĉojn, subtilan onobrikon kaj sekan salvion en arbareto apud la maro [1].


onobriko (Onobrychis viciifolia), Riez de Boffles, Francujo
CC BY-SA 3.0  [2]

tradukoj

francaj

~o: sainfoin.

germanaj

~o: Esparsette.

hungaraj

~o: baltacim, eszparzetta.

latina/sciencaj

~o : Onobrychis.

nederlandaj

~o: esparcette, hanenkam.

polaj

~o: sparceta.

portugalaj

~o: onóbriquis.

rusaj

~o: эспарцет.

fontoj

1. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
2. Hans Hillewaert, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Onobrychis_viciifolia_(flower_spike).jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | onobri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2018/11/15 16:10:15