*osced/i

*oscedi

(ntr)
1.
Malfermi la buŝon per spasma movo de ekspiro, sekvita de longa elspiro, kaŭzita de dormemo, malsato, laciĝoenuo: la kato […] vekiĝis kaj oscedis post la dolĉa dormo [1]; la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigardante per enuaj okuloj, li diris al si […] [2]; en la dezerto oscedis la hienoj kaj ŝakaloj, kaj la dormetanta leono streĉis siajn potencajn membrojn [3]; [ŝi] eklegis dek liniojn kaj lace jam oscedis [4]; tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj […] ĉiutage oscedas miloj da infanoj Marta .
2.
(figure) Montri vastan malfermaĵon, malplenon; faŭki: la granda stacio oscedis pro la malpleno [5]; mizeraj garbejoj […] kun oscedantaj (malfermitaj) pordegoj [6]; oscedanta abismo inter havuloj kaj senhavuloj [7].
angle:
yawn
beloruse:
пазяхаць, зеўраць
bretone:
bazailhat
bulgare:
прозявам се
ĉeĥe:
přen. zet (díra), zívat
ĉine:
张口 [zhāngkǒu], 張口 [zhāngkǒu], 打哈欠 [dǎhāqian], 呿 [qū], 打呵欠 [dǎhēqiàn]
france:
bâiller
germane:
gähnen ~anta abismo: gähnender Abgrund.
greke:
χασμουριέμαι
hispane:
bostezar
hungare:
ásít ~anta abismo: tátongó mélység.
indonezie:
menguap (mengantuk)
japane:
あくびをする
katalune:
badallar
nederlande:
geeuwen
perse:
خمیازه کشیدن
pole:
ziewać
portugale:
bocejar, oscitar, abrir a boca
rumane:
căsca
ruse:
зевать, зиять
slovake:
zívať
svede:
gäspa
ukraine:
позіхати, зяяти

administraj notoj