tradukoj: ca fr id la nl pt sv

pand/o PIV1

granda pando  

ZOO Specio de grandaj mamuloj (Ailuropoda melanolenca) plandopaŝaj, inter 100 kaj 150 kilogramojn pezaj, kun nigra-blankaj feloj, sin nutrantaj per bambuaj ŝosoj, vivantaj nur en Ĉinujo en Siĉŭano: granda pando, rara besto de Ĉinio [1].

malgranda pando  

ZOO Specio de mamuloj (Ailurus fulgens) proksimume 3 aŭ 4 kilogramojn pezaj, kun bruna dika felo, sin nutrantaj precipe el bambuoj, vegetaĵoj, insektoj, vivantaj de Nepalo ĝis okcidenta Ĉinujo.

Rim.: La sistematika loko de pandoj malstabilas. Oni metis la malgrandan pandon en la familion procionedoj, la grandan en la familion ursedoj, sed ankaŭ kreis por ambaŭ propran familion ailuredoj.

tradukoj

francaj

granda ~o: panda géant; malgranda ~o: petit panda.

indoneziaj

granda ~o: panda, panda raksasa; malgranda ~o: panda merah.

katalunaj

granda ~o: panda gegant; malgranda ~o: panda petit.

latina/sciencaj

granda ~o : Ailuropoda melanolenca; malgranda ~o : Ailurus fulgens.

nederlandaj

granda ~o: reuzenpanda; malgranda ~o: kleine panda.

portugalaj

granda ~o: panda-gigante, panda; malgranda ~o: panda-pequeno, panda.

svedaj

malgranda ~o: kattbjörn, liten panda, mindre panda, röd panda.

fontoj

1. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Raraj Bestoj“, p. 95a

malgranda ~o: Mankas dua fontindiko.
malgranda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | pand.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2014/11/09 10:10:22