partikl/o PIV1

partiklo

1.
FIZ Plej malgranda konata ero de fizika materio, ekz. bosono, hadrono, leptono: ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH), la plej grava akcelilo de partikloj, kiu situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime al Ĝenevo [1]. VD:bosono, fermiono, kvarko, kvantumo, spino
2.
MIN Iu el la materieroj, el kiuj konsistas la grundo, kutime distingataj laŭ diametro-klasoj: la agitado de grundo kun akvo do servas por apartigi diversgrandajn partiklojn [2].
3.
(komune) Iu malgranda ero: la malpuraĵoj en la aero estas ĥemie priskribeblaj kiel „policiklaj aromataj hidrokarbonaj” partikloj, kiajn produktas aŭtomobilaj motoroj, tabak-fumado, kamparaj bruloj, hejma hejtado ktp [3]; la averaĝa denseco de aeraj partikloj en Tokio en 1973 kalkuliĝis al 0,101 mg/m³, sed en 2011 ĝi malmultiĝis al 0,021 mg [4]; infektaj proteinaj partikloj (prionoj) estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA [5]; tiaj avioj ne povas flugi tra cindronubo, ĉar la cindropartikloj ŝtopas la turbinojn, tiel ke mankas oksigeno necesa por bruligi la gason [6].
1. Monato, Isikawa Takasi: Ĉu venos monsumo el Leviĝanta Suno?
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon
4. Monato, Isikawa Takasi: Monto Fuĵi
5. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
6. Monato, Stefan Maul: Venĝo
angle:
1. fundamental particle 2. particle 3. particle
beloruse:
элемэнтарная часьціца, часьцінка
ĉeĥe:
částečka, částice
ĉine:
微粒 [wēilì]
france:
particule
germane:
Partikel 1. Elementarteilchen
hispane:
partícula
hungare:
elemi részecske
japane:
素粒子 [そりゅうし], 粒子 [りゅうし]
katalune:
partícula
nederlande:
partikel, deeltje
perse:
ذره، ذرهٔ بنیادی
pole:
cząstka elementarna
portugale:
partícula
ruse:
элементарная частица
slovake:
častica, čiastočka
ukraine:
віртуальна частинка

kontraŭpartiklo

FIZ Partiklo havanta mason, spinon, vivotempon kaj kelkajn aliajn karakterizojn samajn kiel de respektiva partiklo, sed diferenca per signoj de elektra ŝargo kaj magneta momanto, barjona ŝargo, leptona ŝargo kaj aliaj kvantumaj nombroj: ĉiuj partikloj, krom absolute neŭtralaj, havas siajn kontraŭpartiklojn; dum kunpuŝiĝo de partiklo kaj kontraŭpartiklo okazas ilia anihilacio; la kontraŭpartiklo […] de la elektrono estas la pozitrono, kiu havas la saman mason sed pozitivan anstataŭ negativan ŝargon [7]; kreado de paro partiklo-kontraŭpartiklo el energio de fotono (neŭtrala bosono) [8]; fotono estas absolute neŭtrala partiklo, tial ĝi ne havas kontraŭpartiklon. SIN:antipartiklo
angle:
antiparticle
beloruse:
антычасьціца
ĉine:
反粒子 [fǎnlìzǐ]
france:
antiparticule
germane:
Antiteilchen
hispane:
antipartícula
hungare:
antirészecske
katalune:
antipartícula
nederlande:
antideeltje
perse:
پادذره
pole:
antycząstka
portugale:
antipartícula
ruse:
античастица

administraj notoj