4paŝtel/o Z

paŝtelo

1.
Krajono farita el pulvorigita kolorilo firmigita per gumo ks: ŝi laboris kiel desegnaĵinstruisto [kaj] kreas precipe per […] paŝtelo kaj karbo [1]; dum sekva veturo al Italio De Nittis ekuzis paŝtelojn, kiuj estus grava artilo por li en siaj ceteraj vivjaroj [2]; (figure) la arto de (fakte per) paŝtelo apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentrarto je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon [3].
2.
Paŝtelaĵo: vico da krajonaj skizoj kaj eĉ paŝteloj de la sama grandeco kiel la propra bildo [4].
angle:
pastel
beloruse:
пастэль
france:
pastel
germane:
1. Pastellstift 2. Pastellgemälde
hispane:
pastel
hungare:
pasztell
japane:
パステル, パステル画 [パステルが]
katalune:
pastel
nederlande:
pastel
pole:
pastela
ruse:
пастель
ukraine:
у різн. знач. пастель

paŝtelaĵo

BELA
Bildo farita per paŝteloj: Johann Philipp Bach kreis […] pli ol 100 […] portretojn (pentraĵojn kaj paŝtelaĵojn) [5]; La krio estas […] donita al ĉiu el la kvar versioj de komponaĵo, kreita kiel pentraĵoj kaj paŝtelaĵoj, de norvega ekspresionista artisto Edvard Munch inter 1893 kaj 1910 [6]. SIN:paŝtelo2
angle:
pastel
beloruse:
пастэль
france:
pastel
germane:
Pastellgemälde
hungare:
pasztell, krétarajz
nederlande:
pastel
pole:
pastela
ruse:
пастель

administraj notoj