tradukoj: be br ca cs de en es fr hu nl pl pt ru tr


Maldika koloneto el grafito aŭ alia mineralo, entenata en ligna
bastoneto, kaj uzata por skribi aŭ desegni:
sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo
[2];
„Pinta krajono“
(poemaro de Reto Rossetti)
[3].

(figure)
Ilo simila al
krajono
pro cilindra formo kaj enteno de farba substanco:
la Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric
[4].

Krajono,
kiu ellasas inkon tra pinto el felto aŭ simila pora
substanco:
la loĝintoj elvokas siajn memorojn kaj skribas siajn nomojn per
feltkrajono sur la lokojn kie ili estis vivintaj
[5].

Krajono,
kiu ellasas inkon tra ekstrema, sur la papero ruliĝanta
globeto:
malbonkvalita globkrajono ... postlasas
inko-bulaĵojn
[6].